Dorf Mecklenburg
| Dorf Mecklenburg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | ||||
| Distrikto | Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo | ||||
| Komunumaro | Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 53°51′N 11°28′O / 53.85°N, 11.467°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 40 m | ||||
| Areo | 29,97 km2 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 03841 | ||||
| Poŝtkodo | 23972, 23966 | ||||
| Aŭtomobila kodo | NWM | ||||
| Oficiala kodo | 13 0 58 025 | ||||
| Komunumestro | Peter Sawiaczinski | ||||
| Adreso de la administrejo | Am Wehberg 17 23972 Dorf Mecklenburg |
||||
| Komunuma retejo | www.dorf-mecklenburg.de | ||||
Dorf Mecklenburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 3048 loĝantojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La komunumo Dorf Mecklenburg situas inter la hansa urbo Wismar kaj la Lago de Schwerin, unu el la plej grandaj germanaj lagoj. Tra la monteta tereno de la komunumo pasas ankaŭ la akvodislimo inter la Norda Maro kaj la Balta Maro. Okcidente de la komunumo preterfluas la kanalo Wallensteingraben, kiu elfluante el la Lago de Schwerin ligas ĉi-lastan kun la Balta maro. Ĝi estis konstruita inter 1577 ĝis 1582 dum la regado de duko Herzog Johann Albrecht.
[redakti] Historio
La historio de Dorf Mecklenburg estas forte ligita kun la historio de la Kastelo Mecklenburg, kiu situas sur la teritorio de la komunumo kaj donis la nomon kaj al la tuta regiono kaj la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento de la imperiestro Oto la 3-a de la 10-a de septembro 995.