Doria modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de la doria gamo. (Klarigo)

Doria modalo estas unu el la kvar antikvaj aŭtentaj modaloj. Ĉar ĝia tria ŝtupo formas etan triton kun la bazotono, ĝi similas al minoro. Ĝia gamo enhavas duontonon inter la dua kaj tria samkiel inter la sesa kaj sepa ŝtupo, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj.

Historio

La doria modalo ekestis en antikva Grekujo, nomiĝis tie tamen komence frigia. Ĝi validis je la antivaj grekoj kiel tiu gamo, kiu fortigis la moralon de l' popolo kaj la batalforton de l' militistoj. En alta mezepoko ekestis pro miskompreno erara interŝanĝo kun la frigia modalo. La doria modalo aperis poste en la kristana eklezia muziko de la mezepoko. Ekzemplo estas la latina paska himno „Victimae paschali laudes“, el kiu evoluis la germana paskokanto „Christ ist erstanden“ kaj la komponaĵo „Christ lag in Todesbanden“ de Martin Luther, kiu fariĝis la bazo de komponaĵoj ekzemple de Johann Sebastian Bach. Sed ankaŭ la profana mezepoka amkanto (ekz. Walther von der Vogelweide) kaj popolkantoj kiel „What shall we do with the drunken sailor“ uzis la dorian tonalon. Nuntempe oni trovas ĝin ankoraŭ ofte en ĵazo (plej fama sonregistraĵo: „So What“ sur la muzikalbumo Kind of Blue de Miles Davis).

La doria modalo laŭas al la barata rago kaphi.

La tonalo doria sur D enhavas la pratonojn de eŭropa muziko, kiuj konformas kun la tonoj de la blankaj klavoj sur piano.

Uzado en popolkanto, populara muziko kaj rokmuziko

En popola muziko aparte el la mezepoko ofte aperas la doria gamo. Ekzemplo estas la germana popolkanto „So treiben wir den Winter aus“. En populara muziko inter aliaj Pink Floyd uzis la modalon, ekz. en „Another Brick in the Wall“. Aparte taŭga montriĝis la doria modalo en rokmuzikaj instrumentaj improvizadoj dum la 1970-aj jaroj. La doria gamo konvenas i.a. pro tio en la rokmuziko, ĉar ĝi havas multajn komunajn tonojn kun la blusa gamo, ekzemple la etan triton kaj la egan seston.

Uzado en ĵazo

En ĵazo plej malfrue post la modala ĵazo de la 1950-aj jaroj la doria gamo validas kiel unu el la plej gravaj esprimiloj de moderna ĵazo. Multaj modernaj normkantoj kiel ekzemple „So What“ de Miles Davis pasas kontinue laŭ doria modalo. Ankaŭ malmolbopo kaj soŭlĵazo uzis ĝin, ĉar la doria modalo plejparte kongruas kun la blusa kvintonismo, kiun tiuj stiloj favoris. Muzikistoj de novbopo ofte uzas modalajn kaj precipe doriajn partojn kiel stilrimedo kaj kiel skafaldo por improvizado, ekzemple en la normkanto "Fly With The Wind" de McCoy Tyner. Post la krevigo de tonaleco en libera ĵazo la doria tonalo perdis gravecon, aperas tamen nuntempe ofte en funkaj kaj kunfandaj muzikpecoj kun karakteriza ŝtupoharmonia ostinato 2 - 3 (ekz. je Eumir Deodato).

Sistemo

Notado de la doria gamo sur D

La tondistancoj ene de minoro kaj la doria gamo plejparte konformas, la diferenco estas nur sur la 6-a ŝtupo:

   ...6-x-1-xx-x-x6-x-1-xx-x-x6-... (minora gamo)
   ...-6x-1-xx-x-x-6x-1-xx-x-x-6... (doria gamo)

Doria gamo estas plene simetria:

      x-xx-x-x-xx-x  (doria gamo)
D_ef_g_a_bc_D (doria gamo sur D)

Aŭdekzemplo

Pri tiu ĉi sono Doria gamo en C

Eksteraj ligiloj