Dorina Nowill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorina Nowill
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1919 (1919-05-28)
en San-Paŭlo
Morto 29-an de aŭgusto 2010 (2010-08-29) (91-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Bolivio
Okupo
Okupo edukistofilantropo
vdr

Dorina de Gouvêa Nowill (la 28-a de majo 1919, San-Paŭlo; la 29-a de aŭgusto 2010) estis brazila filantropo kaj administrantino.

Dorina Nowill fariĝis blinda en la aĝo de 17 jaroj pro okula infekto, kiu okazigis hemoragion.[1] Malgraŭ tio, ŝi daŭrigis la studojn kaj fariĝis bazlerneja instruistino. Tiam, la libroj skribitaj en Brajlo estis malfacile troveblaj, kaj ŝi devis studi tiel kiel normalaj studentoj. Poste, ŝi fariĝis specialistino en Usono. Pionirino en sia tempo, ŝi okupis gravajn postenojn en internaciaj organizoj por blinduloj. Ŝi eĉ fariĝis prezidantino de la "Monda Konsilo por la Bona Estado de la Blinduloj", nun Monda Unuiĝo de la Blinduloj. Idealizis kaj kreis la Fondaĵon Dorina Nowill, por vid-handikapuloj.[2]

Ŝi ediziniĝis al la advokato Edward Hubert Alexander Nowill, kiun ŝi konis en Usono tiam, kiam ŝi studis en Universitato Kolumbio kiel stipendia studentino de fondaĵo dediĉita al edukado kaj rekapabligo de blinduloj. Fariĝis patrino kaj avino de kelkaj nepoj.[3] Estis konsiderita de brazila magazeno, en 2009, unu el la 100 plej influantaj brazilanoj de tiu jaro.[4]

La filantropo forpasis je la aĝo de 91 jaroj, pro kor-atako.[5]

Referencoj en la portugala lingvo[redakti | redakti fonton]