Dornier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dornier Flugzeugwerft GmbH
Dornier Flugzeugwerft GmbH
privata firmao • aerospace manufacturer vd
Dum 1922 - 2002
Sekvanto Airbus Group SE
Jura formo SRL
Fondintoj Claudius Dornier vd
Sidejo Manching, Deutschland
Lando Germanio
Dungitoj ca. 200
Spezosumo 50 Mio. EUR (2007)
Agokampo Aviadilo
aviadilo
TTT www.eads.com/eads/germany/de.html
vdr
Do-31
Dornier 328Jet
Do-31
Dornier 27 enlanda flugo

La Dornier-Werke GmbH (originale Dornier-Metallbauten GmbH), mallonge Dornier estis germana avioprodukta firmao en Manzell (hodiaŭ apartenas al Friedrichshafen ĉe Bodensee), kiu havis uzinojn en la 1930-aj jaroj en Neuaubing ĉe München kaj en Oberpfaffenhofen same en Wismar (Norddeutsche Dornier-Werke GmbH).

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estiĝis ene de la Zeppelin-a entrepreno en Friedrichshafen, ĝin komence gvidis Claude Dornier. Claude Dornier estis jam ekde 1910 kunlaboranto de Grafo Zeppelin kaj planis aviadilojn post komenca agado en Zeppelin. La sekcio "Do" translokiĝis en 1914 en burooj kaj haloj de Seemooser Horn, kie estiĝis la akvoflugilo "RsI" kaj la landa aviadilo "C1" kaj "ZepII". La sekcio de Dornier iĝis sendependa en 1917 kiel Zeppelin-Werke Lindau GmbH ene de la Zeppelin-konzerno. La firmao translokiĝis en 1919 denove al Friedrichshafen. Dornier iĝis en 1923 ĉefgvidanto de firmao, kiu nomiĝis poste Dornier Metallbauten GmbH kaj translokiĝis al Manzell. Oni evoluigis tie la "Komet II" kaj "Komet III". Pro la konstru*malpermeso de la Versajla traktato, oni fondis filialojn en Rorschach/ Altenrhein en Svislando kaj en Marina di Pisa en Italio. Aperis la pluevoluigoj de Dornier Wale kaj Do X.

Dornier iĝis en 1932 sola posedanto de la Dornier Metallbauten GmbH (DMB). Danke al la nazia enpotenciĝo kaj la milita konjunkturo DMB rapide evoluis kaj establis ekde 1934 fabrikojn, eksperimentojn, muntejojn dise en Germanio.

Post la dua mondmilito, la firmao produktigis en Hispanio - pro malpermeso pri hejma aviada produktado - ĝis 1954. Post la hejma rekomenciĝo de la laboro, la Dornier Luftfahrt GmbH estis en 1996 vendita al Fairchild Aviation, kiu alinomumis sin al Fairchild Dornier. Pro la teroratakoj je Usono en 2001, Fairchild Dornier en 2002 anoncis pagomalkapablon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]