Doro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doro (helene Δῶρος, latine Dorus) estis en la helena mitologio nepo de Deŭkaliono kaj de lia edzino Pirho, kiuj fariĝis fondintoj de la nova generacio de homoj post inundo de la mondo.

Laŭ volo de la plej alta dio Zeŭso estis elektitaj Deŭkaliono kaj Pirho, kiuj estis savitaj de kataklismo kaŭzita de la mondinundo. Ili savis sin en granda kestoŝranko, kiu post naŭ tagoj de pluvtorentoj kaj flusoj de akvo albordiĝis kun ili sur la montsupro de Parnaso. Ili petis diojn pri nova repopoliĝo de la mondo. La dioj konsilis, ke ili ĵetu malantaŭ sin ŝtonojn, metafore "ostojn de Geo" el kiuj naskiĝis novaj homoj.

Deŭkaliono kaj Pirho havis filon Helenon, kiu fariĝis prapatro de ĉiuj grekoj. Heleno edzinigis nimfon Orseion, kaj ili kune naskigis tri filojn:

Doro estis la plej juna filo de Heleno, elmigris sur monton Parnason kaj tie fondis la unuan doran komunumon. Verŝajne li ne havis posteulojn.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Dóros