Dorothy (Kim) Keeble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dorothy Keeble
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1925 (1925-06-10)
Morto 27-an de oktobro 2015 (2015-10-27) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dorothy (Kim) Keeble (naskiĝis la 10-an de junio 1925, mortis la 27-an de oktobro 2015) estis dumviva membrino de Kanada Esperanto-Asocio. Post la emeritiĝo en Vankuvero Dorothy transloĝiĝis al Novskotio en 1975. Ŝi fariĝis membro de la Dartmuta-Halifaksa Esperanto Klubo, kaj dum multaj jaroj informadis pri Esperanto kaj koresponde instruas Esperanton en Novskotio kaj apudaj provincoj. Pro tiu multjara laboro ŝin elektis Honora Membro la Kanada Esperanto-Asocio en 2006.