Dorper (ŝafo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankakapa virŝafo Dorper (kaj ŝafino Romanov en la fono)
כבש דורפר בדרום אפריקה

Dorper estas raso de aldomigitaj ŝafoj el Sudafriko disvolvigita pre kruciĝo de Dorsetaj Kornuloj kun Persaj Nigrakapuloj ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj.[1] La nomo 'Dorper' estas kombinaĵo de la unuaj silaboj de la gepatraj ŝafrasoj Dorset kaj Persa.

Tiu raso estis kreita danke al klopodoj de la Sudafrika Departemento de Agrokulturo por ekbredi ŝafrason por viando taŭgan por la plej sekegaj regionoj de la lando. Ĝi estas nune bredata ankaŭ en aliaj areoj, kaj estas la dua plej ofta ŝafraso en Suda Afriko.[2]

La Dorpera estas rapidkreskanta ŝafraso por produktado de viando. Ĝi estas facile zorgebla animalo kiu produktas ankaŭ mallongan, helan tavolon de lano kaj haro kiu estas rikolotita komence de printempo kaj somere.

Tiu raso estas bone adaptita al survivado en aridaj etendaj regionoj de Suda Afriko. Ĝi havas altan fekundecon kaj fortan patrinan instinkton, kombine kun altaj kreskindicoj. Tiu raso havas karakterajn nigrajn kapojn sed ankaŭ blankajn kapojn (White Dorper). La diferenco en koloro estas tamen nur afero de prefero fare de ĉiu bredisto. Bredistoj de Nigrakapuloj konstituas ĉirkaŭ 85% el la membroj de la bredista asocio Dorper Sheep Breeders de Sudafriko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Breeds of Sheep. Dorper (White and Black-Headed). Alirita 2009-04-06.
  2. Dorper Sheep. Breeds of Sheep. Oklahoma Ŝtata Universitato, Dept. of Animal Science. Alirita 2009-04-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]