Dosbarrios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Dosbarrios
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Francisco Fernández García-Caro
Retpaĝaro Dosbarrios.com
Demografio
Loĝantaro 2.381  (2011)
Loĝdenso 21,26 loĝ./km2
Geografio
Areo 112
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Dosbarrios en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Dosbarrios (Du kvartaloj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Dosbarrios" (Du kvartaloj) estas rilata al fakto ke origine temis pri du vilaĝoj separitaj de la valo Carábanos. Post la finrekonstruado en 1230 fare de Rodrigo Riquer kaj liaj fratoj Pedro Riquer kaj Don Riquer, tiuj sendis mesaĝon al la reĝo Henriko la 1-a de Kastilio per kiu ili informis ke "poblamos Duos Barrios" (ni loĝis du kvartalojn). En la malmultaj oficialaj postaj mencioj de tiu setlejo ĉiam estis aludita kiel "Dosbarrios", "dos varrios", "Dos Barrios"...

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Pajarero (birdisto). La censita populacio en 2011 estis de 2.381 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,26 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Dosbarrios estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 711 m; je 53 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 112 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°52′59″ N 3°28′52″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur altebenaĵo en la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cabañas de Yepes, Ocaña, Villatobas, La Guardia kaj Huerta de Valdecarábanos, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas probable ke ĝi estis unu el la dekdu domaroj de la Olkadoj nome tribo de keltiberoj kiuj loĝis en la areo.

En 1154 ĝi ekestis posedo de Antolino Portaguerra pro dono fare de Alfonso la 7-a. En 1177 Alfonso la 8-a donis al la Ordeno de Santiago (kies kruco aperas en la blazono de la vilaĝo), inter aliaj lokoj, la kastelon de Dos Barrios. En 1192 komencis ties reloĝado laŭ foruo proklamita de Rodrigo Yenéguez [jenEgez], superulo de Santiago, favore de Rodrigo Riquer kaj liaj fratoj.

La 6a de marto de 1201, Alfonso la 9-a donis la vilaĝon kaj ties kastelon al Pedro Martínez de Ocariz kaj liaj posteuloj. En dokumento de 1213 aperis Dos Barrios kaj oni mencias la akiron de Cabañas de Yepes.

En 1575 aperis en la demandaro kiun en 1575 Filipo la 2-a (Hispanio) sendis al la municipoj por kolekti informaron el la municipoj.

En 1809, dum la batalo de Ocaña, en la Milito de Sendependigo, la oficiro José Zayas, post ricevi konstante kontraŭdirajn ordonojn, eltenis kelkan tempon en sia posteno. Pos la konkero de Ocaña fare de la soldatoj de Girard kaj de Desolles, Zayas devis retiriĝi, kion li faris orde, retiriĝante nur iom post iom ĝis alveni al Dosbarrios, kie la francoj finfibne kaptis la hispanajn trupojn kaj bruligis la vilaĝon.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Dosbarrios unue al 2,815 kaj poste al 2,777 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Dosbarrios oni falis sub 2,000, poste iomete rekuperiĝis al la nunaj 2,381.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestroj estis alterne dekstruloj kaj socialistoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diputación de Toledo. Informaro pri la vilaĝo.
  • García Sánchez, Jairo Javier (2004). Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental). Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos. ISBN 84-95432-05-6.
  • Madoz, Pascual (1847), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, tomo VII, Madrid: Est. Tipográfico-Literario Universal, pp. 411-412.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]