Esperanto: Ilustraĵo el la materialoj de la
30-a Internacia Seminario de
GEJ dum la jarŝanĝo
1986/
1987, en kies verka teamo estis la alŝutinto
Kreo meze de la 1980-aj jaroj kaj skano en februaro 2007: Thomas Pusch
Noto: La bildocentra grafikaĵo de la du diketaj esperantistaj amikoj, kiuj interkompreniĝas dum fone malinterkompreniĝas kvar alilingvanoj, en la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento estis uzita en du variaĵoj: SAT-junulfako, en kiu tiam same aktivis Thomas Pusch, uzis variaĵon kun kvar fantaziaj lingvoj. En GEJ, ties tegmenta asocio TEJO kaj en kunlaborantaj aliaj junularaj Esperanto-asocioj tamen preferiĝis tiu-ĉi dua variaĵo kun teksto el kvar "veraj lingvoj", grafikita de Thomas Pusch, ĉar oni konsideris ke la variaĵo pri fantaziaj lingvoj povus konsideriĝi moko pri iuj nelatinliteraj alfabetoj.
La libroeldonejo Reise Know-How, Peter Rump, en Bielefeld ricevis permeson de la grafikinto Thomas Pusch kolorige adapti la grafikaĵon kaj uzi ĝin kun kolore ŝanĝita variaĵo de la jubilea simbolo de Esperanto en la titolpaĝo de la libro "Esperanto Wort für Wort". Tiu kolorigita variaĵo restu ekskluziva por la librokovrilo kaj ne plu kovratas per la licenco de publika havaĵo.
Retaj ligiloj al la librokovrilo:
- Esperanto - Wort für Wort [1] [2], populara germana lingvogvidilo en pli-ol-100-voluma serio de lingvogvidiloj, Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch; 1-a eldono en 1991 sub la titolo "Esperanto für Globetrotter", eldonejo Reise Know-How, Peter Rump, Bielefeld, aktuala la 5-a eldono de decembro 2007, ISBN 978-3-89416-246-7, kun akompana sonkasedo kaj ekde 2006 ankaŭ lumdiskego