La nuna komuneja bildo :dosiero:MassifCentral.jpg estas grafike pli simpla (nur 15 KB) kaj havas larĝan dekstran marĝenon, sume ne identas, kvankam ĝi fontas el la sama NASA-bildaro. Eblus alŝuti la esperantlingvan dosieron kiel novan version de la franclingva komuneja bildo, tiam oni simple plibonigus la francan bildon kaj forigus la esperantlingvan, sed pli honesta vojo tamen ŝajnas al mi teni tiun ĉi bildon kun sia nomo. Transporto de ĝi al la komunejo kun teno de la esperantlingva dosieronomo ĉiukaze eblus. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 30 dec. 2016 (UTC)
La ĉi-supra dosiero estas publika havaĵo, ĉar ĝi apartenas al NASA. La kopirajta regularo de NASA asertas, ke "ĉiuj dokumentoj de NASA estas publika havaĵo, se ne estas donata kontraŭa deklaro".
Atentu:
La simboloj de NASA (ĉu pasintaj, ĉu nuntempaj) estas uzeblaj laŭ difinitaj kondiĉoj.
La retejo de NASA enhavas multajn bildojn el la sovetia kosmagentejo, aŭ el aliaj kosmagentejoj. Tiaj verkoj ne ĉiam estas publika havaĵo.