Dossenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono de Dossenheim

Dossenheim estas urbeto inter Hajdelbergo kaj Schriesheim nur 5 km proksime de Ladenburgo. Ĝi havas partnerecon kun la franca urbo Le Grau du Roi.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

  • loko: 49.27.04 Norde, 08.40.17 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Areo: 14,14 km2
  • Alteco: ĉirkaŭ 153 m super la marnivelo
  • loĝantaro: 12.144 (fine de 2008)
  • distrikto: Rhein-Neckar

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Dossenheim (germane) greke retejo pri la memorvojo Bertha Benz (Mannheim-Dossenheim-Pforzheim)