Dotzigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Kastelo Dotzigen
Kastelo Dotzigen
Kastelo Dotzigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 7′ 15″ N 7° 20′ 25″ O / 47.12083 °N, 7.34028 °O / 47.12083; 7.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 15″ N 7° 20′ 25″ O / 47.12083 °N, 7.34028 °O / 47.12083; 7.34028 (mapo)
Areo 4,22 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 3293
Komunumkodo 0386
Mapo de Dotzigen
Mapo de Dotzigen
Mapo de Dotzigen
vdr


Pri la komunumo

Dotzigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Dotzigen situas en la Berna Lagolando poksimume 10 kilometrojn okcidente de la urbo Bielo. La nordan limon de la komunumo formas la malnova fluejo de la rivero Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,22 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dotzigen limas en nordo al Büren ĉe Aro, en sudoriento al Diessbach ĉe Büren, en sudokcidento al Büetigen, en okicento al Schwadernau, en okcidentonordokcidento al Scheuren, kaj en nordokcidento al Meienried.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La vojo n-ro 1321 kondukas de Dotzigen al Scheuren. Per stacidomo ĉe la trajnlinkio de Büren ĉe Aro al Kerzers la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dotzigen datiĝas el la jaro 1182 kiel Tocingen. Sur la monto de Dotzigen estis trovitaj ses tombomontetoj el la Hallstatt-epoko kaj en la vilaĝo centro restaĵoj de romiaj setlejoj. Kiel parto de la Senjorujo Strassberg Dotzigen en la jaro 1393 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj estis atribuita al ties Voktejo Büren. Per la ĵurasa akvejokorekto de la fina 19-a jarcento la komunumo povis disvolviĝi en la ebenaĵo, kiu antaŭ estis regule inundita marĉolando.[2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Dotzigen en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-14)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj