Douarnenez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Douarnenez
komunumo
Port Douarnenez.JPG
Vido al la haveno de Rosmeur
Blason ville fr Douarnenez (Finistère).svg
Blazono
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Bretonio
Regiono Finistère
Kantono Douarnenez (ĉefurbo)
Arondismento Quimper ĉefurbo
Interkomunumreto Lando de Douarnenez
Situo Douarnenez
 - koordinatoj 48°05′34″N 04°19′45″U  /  48.09278°N, 4.32917°U / 48.09278; -4.32917 (Douarnenez)
Plej alta punkto
 - alteco 86 m s. m.
Areo 24,94 km² (2 494 ha)
Loĝantaro 14 912 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Philippe Paul
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 29100
INSEE 29046
Situo de Douarnenez kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Douarnenez kadre de Francio
Situo kadre de Finistère
ButtonRed.svg
Situo kadre de Finistère
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Douarnenez
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo

Douarnenez [dwaʁnəne] estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère en la regiono Bretonio.

Douarnenez konservis sian famon de granda sardina haveno, eĉ se la kapricoj de la sardino, laŭlonge de la tempo, kondukis al diverseco de la antaŭlonge sezonaj fiŝkaptadoj.

Fiŝkapta haveno prospera ĝis fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj, ĝi travivis tre grandan malkreskon de tiam. La fiŝkapta aktiveco tie nun estas marĝena sed multaj ŝipoj tie malŝarĝas siajn kaptaĵojn. Ĝi estas ankaŭ grava plezurhaveno de Finistère kun Tréboul kaj Port-Rhu.

La komunumo pligrandiĝis en 1945 per fandiĝo kun la najbaraj komunumoj Ploaré, Pouldavid kaj Tréboul, ĝis estas nun konata kiel la urbo kun tri havenoj (port-Rhu, haveno de Rosmeur, plezurhaveno).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Douarnenez situas je 600 km okcidente de Parizo, 250 km nord-okcidente de Nantes kaj je 25 km nord-okcidente de Quimper, funde de la Golfeto de Douarnenez.

Apartaĵo de la urbo, la insulo Tristan situas je proksimume 50 m de la bordo. Ĝi estas piedalirebla, je malalta tajdo. Nobeldomo, lumturo kaj fuorto tie staras.

La haveno, antaŭ ol fariĝi Douarnenez, en 1541, nomiĝis hameau de Saint-Michel (domgrupo) poste bourg de l'Insulo Tristan, en 1520.

La urbo, nestiĝinta funde de harmonie kurba golfeto, disvolviĝas siajn kolorplenajn kaj pitoreskajn fasadojn, kiuj ĉarmis multajn artistojn, kiaj Auguste Renoir, Eugène Boudin, Emmanuel Lansyer...

Birda vido al Douarnenez.
Birda vido al Port-Rhu, en Douarnenez.
Haveno kaj ŝipo de SNSM

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio kaj antikveco[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de kuvoj por garumo en Plomarc'h atestas pri la antikveco de la loko, kiu plie estas unu el la plej bone konservataj lokoj en Eŭropo. La garumo de Plomarc'h, kondimento simila al nia nuoc-mâm, estis produktita inter la unua jarcento p.K. kaj 276. Dum tiuj jaroj la okcidentaj marbordoj de Armoriko estis prirabitaj per multaj rabatakoj de piratoj venantaj de la nordo de Eŭropo. La unua konata Douarnenez-ano estis romiano, Caius Varénius Varus, verŝajne el la narbona legio. Lia nomo estas skribita sur vota stelo konservata en la bretona departementa muzeo de Quimper. De Pouldavid, la toloj (nomataj « Olonnes ») de Locronan deiris eksterlanden. La nomo de Pouldavid, diversmaniere skribita, troviĝas sur multaj mezepokaj marmapoj. Ĝi indikis la lokon, kie venis iuj ŝipoj por provizi sin.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo de la urbo Ys, prospera kaj nesubmetita, estis konstruita antaŭlongtempe en la golfeto, antaŭ ol esti mergita en la oceanon pro dia puno. Tiu legendo, ellaborita en la 12-a jc, rekreis mitan pasintecon al Kernevo, surbaze de historiaj personoj, kiuj markis la regionon antaŭ la jaro mil kaj la epoko de la skandinaviaj invadoj.

Komence de la 12-a jc, la episkopo de Kernevo, Robert, donacis la insulon Saint-Tutuarn al la monaĥejo de Marmoutier (apud Tours en departemento Indre-et-Loire). Tiu insulo estis identigita al Insulo Tristan kaj ĝia nomo, kiu referencas al sankta Tudy, eble estas la origino de la urbonomo. Alia kutima etimologia klarigo estas ke Douarnenez venas de misformado de la bretona « douar an enez » kiu signifas « la tero de la insulo »[2]. La donacia akto indikas ke le preĝejo jam ekzistis, pli verŝajne eta monaĥejo ol paroĥa preĝejo. La donacio ŝajnas celi al renovigo de la religia vivo de la diocezo.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En la francaj religiaj militoj (1576-1598), la bandito Guy Éder de La Fontenelle profitis de la situacio por prirabi Bretonion kaj aparte Kernevon kaj la regionon de Douarnenez. Insulo Tristan estis lia bazo dum iu tempo. La interkonsento por ĉesigi la religiajn militojn eĉ konfidis al li la regadon de la insulo. Fine kulpigita pro kunagado kun la hispanoj kaj sen forgesi liajn masakrojn, li estis radumita sur la ĉefa placo en septembro 1602. En la regado de Ludoviko la 14-a, la komunumo estis konata pro faktoj ligitaj al la Ribelo de la Ruĝĉapuloj en 1675.

19-a jc[redakti | redakti fonton]

20-a jc[redakti | redakti fonton]

En 1902, la komandanto Barthélemy-Emmanuel Le Roy Ladurie, avo de la historiisto Emmanuel Le Roy Ladurie, estis eksigita el sia grado pro sia rifuzo fermi la lernejojn posedatajn de katolikaj kongregacioj en Douarnenez.

Inter la du mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

En 1921, Douarnenez fariĝis la unua komunisma komunumo de Francio kun la elekto de Sébastien Velly.

En 1924, la striko de Penn Sardin, la sardinistoj de Douarnenez, spertis nacian reeĥon[3].

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 30-an de junio 1943, la longlinia fiŝkapta ŝipo (franclingve palangrier) Mam-Doue de Douarnenez estis je proksimume 12h45 mitralita per du anglaj aviadiloj dum ĝi fiŝkaptis inter Ouessant kaj la lumturo de Ar-Men : du ŝipanoj estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj[4].

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La malnova blazono estas desegnita de Doktoro Benoiston, de Quimper, ano de la franca asocio pri heraldiko kaj sigeliko kaj de la departementa heraldika komisiono de Finistère.

Lazura kun renversita ora ŝlosilo palise, kun romba ringo pomangule, kun ankroforma tigo[5].

La devizo[redakti | redakti fonton]

La devizo de la urbo estas :

  • Dalc'h mad, kiu signifas ne cedu

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popolnombrado Insee de 2010, Douarnenez enhavas 14 912 loĝantojn (tio estas malkresko de 3 % kompare al 1999). La komunumo rangas je la 597-a loko je la nacia nivelo, kiam ĝi estis je la 565-a en 1999, kaj je la 5-a je la departementa nivelo el 283 komunumoj.

La evoluo de la nombro de loĝantoj estas konata per la popolnombradoj faritaj en Douarnenez ekde 1793. La maksimumo estis atingita en 1946 kun 20 564 loĝantoj.

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
1 473 1 708 1 763 1 800 2 687 3 303 3 646 3 952 4 193

1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
4 470 4 870 5 434 7 180 8 637 9 809 10 985 10 021 11 465

1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
12 865 13 568 13 753 12 259 11 290 10 536 10 556 20 564 20 089

1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2007 2008
19 887 19 705 19 096 17 653 16 457 15 840 15 608 15 436 15 066

2009 2010 - - - - - - -
14 842 14 912 - - - - - - -
Fontoj: bazo Cassini de EHESS por la nombroj ĝis 1962[6], bazo de Insee ekde 1968 (loĝantaro sen duoblaj kontoj, poste komunuma loĝantaro ekde 2006)[7],[8]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Port-Rhu alvale
Port-Rhu almonte
Konservaĵfabriko Chancerelle

La urbo havas tri havenojn :

  • Rosmeur, nuna fiŝkapta haveno, administrata de la komerca kaj industria ĉambro de Quimper Cornouaille,
  • Port-Rhu (malnova rio de Pouldavid), kie baziĝas la haveno-muzeo de Douarnenez kaj la freŝa kulturteko,
  • Plezurhaveno en Tréboul.

Douarnenez en arto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henri Queffélec : Tempête sur Douarnenez, Éditions Mercure de France - 1951
  • Jean Failler: Boucaille sur Douarnenez, Éditions du Palemon - 1999
  • Michel Rostain : Le Fils, Oh ! Editions - 2011, Prix Goncourt du Premier Roman

Kino[redakti | redakti fonton]

La filmo Microclimat de Marie Hélia publikigita en 2007, estis entute filmita en la urbo.

La urbo estis la scenejo de filmo rakontanta la okazaĵojn de la striko de la Penn Sardin de 1924 : Penn-sardines, 2004 de Marc Rivière[9].

La filmado de la filmo de Thierry Klifa Les Yeux de sa mère okazis en Douarnenez komence de 2010. La ĉefaj aktoroj estis Catherine Deneuve, Marina Foïs, Jean-Baptiste Lafarge, Jean-Marc Barr kaj Nicolas Duvauchelle.

Kulturo - Sportoj - Libertempoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Jacques de Pouldavid de la 14-a jc
  • Preĝejo du Sacré Cœur de Douarnenez
  • Preĝejo Saint-Joseph de Tréboul
  • Kapelo Saint-Jean de Tréboul
  • Preĝejo Saint-Herlé de Ploaré
  • Kapelo Saint Michel situanta je 50 m de la haveno-muzeo kaj de la kulturteko
  • Kapelo Sainte Hélène ĉe la haveno Rosmeur
  • Kapelo de la Sainte Croix
  • Le Bolomig
  • Mémorial al Laennec apud St Herlé en Ploaré

Libertempoj[redakti | redakti fonton]

Personoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

Domo de Georges Perros
  • René Laennec (1781-1826), kuracisto kaj inventinto de stetoskopo ;
  • Jean-Marie Le Bris (1817-1872), longdistanca kapitano kaj unua avidilisto en la mondo ;
  • John-Antoine Nau (1860-1918), verkisto kaj unua premiito de Prix Goncourt en 1903 ;
  • Yves Coulloc'h (1847-1933), plej longtempa laboristo de Francio (72 laborjaroj en la sama fabriko), ordenita per la Honorlegio de Dalimier, ministro pri laboro, la 11-an de septembro 1932 en Tréboul.
  • Maurice Le Scouëzec (1881-1940), franca ekspresionisma pentristo ;
  • Louis-Marie Désiré-Lucas (1869-1949), franca pentristo, influita de Paul Cézanne ;
  • Noël Roquevert (1892-1973), lia vera nomo estas Noël Bénévent, kinaktoro ;
  • Georges Perros (1923-1978), verkisto;
  • Anita Conti (1899-1997), esploristo kaj fotisto ;
  • Youenn Gwernig (1925-2006), poeto, skulptisto kaj aŭtoro-komponisto kantisto ;
  • Jean Peuziat (1924-2008), malnova deputito de Finistère, malnova konsiliano de departemento Finistère, malnova urba konsiliano kaj vicurbestro de Douarnenez.
  • René Pichavant (1929-2009), ĵurnalisto, verkisto

Personoj ligitaj al Douarnenez[redakti | redakti fonton]

  • Lucien de Vissec (1872-1953) priskribis Douarnenez komence de la 20-a jc en sia romano Les Filets bleus.
  • Max Jacob (1876-1944), poeto, restadis du jarojn en hotelo Ty-Mad, poste en sia domo en la aleo de Kerlien.
  • Ankaŭ Pablo Picasso (1881-1973) kaj Henri Matisse (1869-1954) restadis en hotelo Ty-Mad[10].
  • Eugène Gonidec (1906-1976), mastro stiristo kaj sola postvivanto de la pereo en 1936 de la oceana ŝipo Pourquoi-Pas ?.
  • Maurice Boitel (1919-2007), pentristo, faris multajn pentraĵojn de Douarnenez komence de la 1950-aj jaroj.
  • Jean-Pierre Abraham (1936-2003), verkisto, malnova gardisto de la lumturo de Ar-Men. Abraham restadis plurajn jarojn en Douarnenez, kiam li laboris por la magazino Chasse-marée. Unu el liaj postmortaj libroj, Au plus près (2004), enhavas plurajn rakontojn, kiuj okazis en Douarnenez aŭ tute proksime.
  • Jean Toth (1931-1997), hungardevena pentristo, tie restadis plurajn jarojn.
  • Michel Mazéas (1928), honora urbestro de Douarnenez, konstruigis la nunan urbodomon.
  • Paco Rabanne (1934) tie rifuĝis kun sia familio en 1939, post la ekzekuto de sia patro fare de la frankisma diktaturo.
  • Christian Gourcuff (1955), futbalisto poste trejnisto, komencis futbali en Douarnenez.
  • Yann Kersalé (1955), luma plastikisto.
  • Tonton Jos an Avalou Poaz (Unĉjo la kuiritaj terpomoj), vendisto de kuiritaj terpomoj, eminentulo[11].

Kultejoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Jacques de Pouldavid datiĝanta de la 14-a jc
  • Preĝejo du Sacré Cœur de Douarnenez
  • Preĝejo Saint-Joseph de Tréboul
  • Kapelo Saint-Jean de Tréboul
  • Preĝejo Saint-Herlé de Ploaré
  • Kapelo Saint Michel situanta je 50 m de la haveno-muzeo kaj de la Médiathèque
  • Kapelo Sainte Hélène ĉe la haveno de Rosmeur
  • Kapelo de la Sainte Croix
  • Preĝejo protestanta baptista, situanta strato de Docteur Paugam.

Notoj, fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.insee.fr/fr/ppp/bases-de-donnees/recensement/populations-legales/commune.asp?annee=2010&depcom=29046
  2. Douarnenez. Alirita 4-a de marto 2010.
  3. La grève des Penn Sardin
  4. Éric Rondel, La Bretagne bombardée, 1940-1944, éditions Ouest et Cie, 2011, [ISBN 9-782364-28007-6]
  5. La blazono
  6. De la vilaĝoj de Cassini al la nunaj komunumoj. Alirita la 21-an de novembro 2010.
  7. Evoluo kaj strukturo de la loĝantaro (de 1968 ĝis 2007). Alirita la 21-an de novembro 2010.
  8. Popolnombrado je la 1-a de januaro 2006. Alirita la 21-an de novembro 2010.
  9. Les Penn-sardines
  10. La artistoj ankriĝas en Douarnenez, L'Express, 27-an de aŭgusto 2007
  11. Mikael Madeg, Le grand livre des surnoms bretons, p. 16.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Douarnenez, au bonheur des peintres, Henri Belbeoc'h, aŭtoro, 1992, 254 p.
  • Douarnenez, souvenirs, souvenirs, Henri Belbeoc'h, Éditions Palantines, Quimper, 1993, 193 p.
  • Pêcheurs de Douarnenez, D. Denez, Rennes, 1982, 130 p.
  • Douarnenez, histoire d'une ville, Jean-Michel Le Boulanger, Palantines, 2000.
  • Flanchec ou l'étrange parcours d'un insoumis, Jean-Michel Le Boulanger, Mémoire de la Ville, 1998.
  • Michel Le Nobletz, un missionnaire en Bretagne, Jean-Michel Le Boulanger, Mémoire de la Ville, 2001.
  • Douarnenez, un destin maritime, Jean-Michel Le Boulanger, ArMen, N°129, 2002, p. 2-11.
  • Quand bringuebalait le train youtar, Serge Duigou, Éditions Ressac, Quimper, 1984. [historique de la petite ligne à voie étroite Douarnenez-Audierne (1894-1946)]
  • Douarnenez, une histoire, ses monuments, Y. Tanneau, Saint-Brieuc, 1966, 44 p.
  • Alain Le Doaré, Douarnenez, une chrétienté maritime au XIXe siècle', 1800-1914, 1990, 282 paĝoj.
  • Alain Le Doaré, Yann Ferec, Erwann Mordelet, Douarnenez de A à Z, Bargain éditeur, Quimper, 2005, 143 paĝoj.
  • À propos de Douarnenez, Max Pons, Editions La Barbacane

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]