Ĝermolisto de norvegaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Douglas Draper)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de norvegaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de norvegaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de norvegaj esperantistoj

Enhavo

[redakti] A

[redakti] Agnete Anjer

Agnete ANJER (1915 - mortis la 31-an de januaro 2005 en Oslo) estis dumviva membro de UEA, ŝi ne akceptis oficialajn funkciojn en la movado, sed en la aktivado de sia edzo Ludvig Anjer, estro de la Informa Fako de Norvega Esperantista Ligo, ŝi partoprenis "malantaŭ la kulisoj".

[redakti] B

[redakti] Sigmund Blikshavn

Sigmund BLIKSHAVN (1915-1994), fakdelegito pri mekaniko dum pli ol 20 jaroj, mortis la 31-an de decembro en Haugesund (Norvegio).

[redakti] C

[redakti] Thor Magnus Carlsen

Thor Magnus CARLSEN (naskiĝis en 1927; mortis la 21-an de majo 1994) estis norvega esperantisto, delegito de UEA en Oslo kaj prezidanto de la loka klubo (1980-1992).

[redakti] Signe Christophersen

Signe CHRISTOPHERSEN estas norvega esperantistino. De 2005 ĝis 2007 ŝi estis prezidanto de Norvega Junularo Esperantista.

[redakti] Ĉ

[redakti] D

[redakti] Douglas Draper

Douglas DRAPER estas norvegiĝinta esperantisto loĝanta de 48 jaroj en Oslo. Li estas redaktoro de la membrogazeto Norvega Esperantisto kaj sekretario de la loka E-klubo.

[redakti] E

[redakti] F

[redakti] G

[redakti] Ĝ

[redakti] H

[redakti] Aleksander Helgaker

Aleksander HELGAKER (naskiĝis en 1988) estas norvega esperantisto. De 2005 ĝis 2007 li estis estrarano de Norvega Junularo Esperantista.

[redakti] Ĥ

[redakti] I

[redakti] J

[redakti] Ĵ

[redakti] K

[redakti] Torstein Kvakland

Torstein KVAKLAND estas norvega esperantisto, prezidinto de Norvega Esperantista Ligo.

[redakti] Vigdis Kvalvaag

Vigdis KVALVAAG (1929-1996), dumviva membro, mortis la 15-an de decembro en Stavanger (Norvegio), kie ŝi estis pli ol 40 jarojn vicdelegito, poste delegito. Ŝi kunfondis en 1948 la lokan E-klubon kaj estis ties sekretario dum ĝia 20-jara ekzisto.

[redakti] Odd Kolbrek

Odd KOLBREK (1916-2002) estis plurjara kasisto de la Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA), mortis la 2-an de novembro en Oslo.

[redakti] Per Johan Krogstie

Per Johan KROGSTIE [krOgsti] (naskiĝis la 15-an de septembro 1929, mortis la 4-an de novembro 2009) estis norvega esperantisto kaj prezidanto de la Norvega Esperantista Ligo.

[redakti] L

[redakti] M

[redakti] John Moe

John MOE (1918 - mortis la 20-an de oktobro 1989 en Oslo, Norvegio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj.

[redakti] Stefan Murak

Stefan MURAK ( naskiĝis en 1914 - mortis 2001 en Nesbru, Norvegio) estis dumviva membro, kiu kelktempe deĵoris en la Centra Oficejo. En 1970 li diplomiĝis ĉe la Universitato en Oslo per disertaĵo Esperanto-lingva.

[redakti] N

[redakti] O

[redakti] Kjell Offerdal

Kjell OFFERDAL (naskiĝis 1915 - mortis en aprilo 1978) estis fakdelegito de UEA en Bergen, Norvegio, 45 jarojn aktiva en la Movado.

[redakti] P

[redakti] Q

[redakti] R

[redakti] S

[redakti] Kai Salve Salvesen

Kai Salve SALVESEN estas norvega esperantisto. De 2003 ĝis 2007 li estis sekretario de Norvega Junularo Esperantista.

[redakti] Carl Støp-Bowitz

Carl STØP-BOWITZ (1913-1997) estis prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 1947 ĝis 1977.

[redakti] Ŝ

[redakti] T

[redakti] Heming Welde Thorbjørnsen

Heming WELDE THORBJØRNSEN (naskita la 27-an de julio 1980) estas norvega esperantisto. De 2005 ĝis 2006 li estis prezidanto de TEJO. Krome li estis prezidanto de NJE kaj aktivulo de E@I.

[redakti] Olav Thormodsen

Olav THORMODSEN (naskiĝis 1910 - mortis en decembro 1992 en Haugesund, Norvegio) estis UEA-fakdelegito pri ĵurnalismo. En la 50-aj jaroj li partoprenis la reorganizon de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj dum longa tempo estis ĝia prezidanto.

[redakti] U

[redakti] Rolf Uhlen

Rolf UHLEN estis la fondinto de la Legaco Rolf Uhlen de la norvega Esperanto-movado.

[redakti] Kjell Heggvold Ullestad

Kjell Heggvold ULLESTAD (naskita 1972) estas norvega esperantisto. Prezidanto de Grupo Esperantista de Trondheim ekde 2007. Kunfondinto de Stavanger Esperantoklubo 1994, prezidinto de Norvega Junularo Esperantista 1997-2003 kaj Volontulo de TEJO 1995-1996.

[redakti] Ŭ

[redakti] V

[redakti] W

[redakti] Kjell Walraamoen

Kjell WALRAAMOEN (naskiĝis en 1931; mortis la 20-an de majo 2005 en Alvdal, Norvegio) estis norvega esperantisto, kunverkinto kun Lina Gabrielli de la poemaro Ni devas vivi (1974).

[redakti] X

[redakti] Y

[redakti] Z

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj