Dovyalis caffra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
planto kun masklaj floroj

Dovyalis caffrakei-pomoumkokolo estas planto el FlakurtiacojSalikacoj. En Afriko la specio estas konata kun la nomo “umkokolo“.

Ĝi estas arbedo aŭ ĝis 10 m alta arbo. La planto povas esti kovrata de 2,5-7,5 cm longaj pikiloj. La folioj estas alternsidaj. Ili estas oblongaj ĝis ovformaj kaj 2,5-7,5 cm longaj, brilaj kaj havas malgrandan tigon.

La planto estas dioka: masklaj kaj inaj floroj troviĝas sur diversaj plantoj. La floroj estas helflavaj, malgrandaj kaj grupe starantaj en la foliakseloj. Ili ne havas petalojn.

La fruktoj estas ov- ĝis globoformaj kaj 2,5-4 cm longaj. Maturaj ili estas helflavaj, glataj iomete lanugaj firmaj ŝeloj kaj farunecaj. La matura fruktkarno estas sukplena kaj tre acida. La gusto similas al abrikoto. En la frukto troviĝas kvin ĝis dek kvin semoj.

nematuraj fruktoj

La fruktoj estas tro acidaj por tuja manĝo. Kun sukero oni faras deserton aŭ fruktsalton el ili. Ankaŭ ili estas prilaborataj al marmelado kaj ĵeleo. El nematuraj fruktoj estas farataj dolĉ-acidaj konservoj.

Umkokolo estas indiĝena en sudokcidenta Afriko. La planto troviĝas i.a. en la regiono de la granda Kei-rivero, de tie la nomo de la planto en multaj lingvoj. La planto estas kultivata en diversaj subtropikaj kaj tropikaj regionoj. Celo de la plantbredado estas sendornaj kaj ne tiom acidaj plantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Lost Crops of Africa III: Fruits; National Research Council (U. S.), Technology for International Development; National Academies Press (2008); ISBN 9780309105965
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2002); ISBN 3800135205
  • Morton, J. 1987. Kei Apple. p. 315–319. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.
  • Taxon: Dovyalis caffra (Hook.f. & Harv.) Warb.; in: USDA, ARS, National Genetic Resources Program; Germplasm Resources Information Network - (GRIN) [Online Database]; National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland [15 februari 2009]
  • Exell, A. W. et al., eds. 1960–. Flora zambesiaca. (F Zamb)