Dozometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
persona, porpoŝa dozometro, Taschendosimeter, laŭ sia formo nomata "skribila dozometro"

Dozometro estas instrumento por mezuri la dozon de joniga radiado - aŭ la sorbita dozo aŭ la ekvivalenta dozo - kiel parto de radiprotektado. Ĝi ne mezuras la dozon dum difinita tempointervalon, do la tiumomentan intensecon de radiado, sed sumigas la kompletan dozon de joniga radiado, kiu iam ajn trafis ĝin kaj, se ĉiam portita fare de sama persono, ankaŭ de la korpo de tiu persono.

Dozometeroj estas kutime portataj ĉe la korpo, ofte ĉe ekstera parto de vestaĵo, prefere ĉe la korpoparto plej trafebla per joniga radiado. Se la korpoparto plej trafata de radiado estas mano, ankaŭ uzeblas dozometroj en formo de ringo, metataj al fingro. Ĉi tiuj mekanismoj permesas certigi ke la persono ricevis dozon pli malaltan ol tiu leĝe difinita, aŭ, en kazo de radiologia akcidento, tio permesas koni la nivelon de la dozo ricevita.