Dozwil
| Dowzil | |
|---|---|
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Arbon |
| Koordinatoj | 47°34′0″N 9°19′0″O / 47.56667°N, 9.31667°OKoordinatoj: 47°34′0″N 9°19′0″O / 47.56667°N, 9.31667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 552 |
| Areo | 1,305 km² |
| Alteco | 465 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8582 |
| Komunumkodo | 4406 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Dozwil [docVIL] estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
La komunumo Dozwil situas sur la monto Seerücken en la nordo de Turgovio. De Dozwil dum bona vetero oni havas belvidon super la tuta Bodenlago.
[redakti] Najbaraj komunumoj
Dozwil limas en oriento kaj nordo al Kesswil, en okcidento al Uttwil kaj en sudo al Hefenhofen.
[redakti] Trafiko
Dozwil atingeblas per poŝtaŭto ek de Amriswil.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Dozwil datiĝas el la jaro 1385 kiel Dotzwile. En mezepoko Dozwil estis servuto de la episkopo de Konstanco.
[redakti] Komunumo de Sankta-Mikaelo
En Dozwil troviĝas la sidejo de la religa grupo Sankt-Mikaelo-Asocio, kiu nomiĝas laŭ la arkianĝelo Sankta Mikaelo. ĝi estis fondita en la jaro 1971 de Paul Kuhn (kiu naskiĝis la 10-an de januaro 1920 en Romanshorn kaj mortis la 26-an de septembro 2002 en Dozwil), ĝardenisto kaj insturisto de la metodo de Émile Coué, kaj la mediumo Maria Gallati. La preĝejo de la Sankt-Mikaelo Asocio en Dozwil havas lokon por 2000 kredantoj.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
|
||||||