Dr. Robert Schumann, Teufelsromantiker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dr. Robert Schumann, Teufelsromantiker (D-ro Robert Schumann, diabla romantisto) estas germana televidfilmo de Christine Soetbeer kaj Ernst-Günter Seibt, kiu temas pri la vivo de la komponisto Robert Schumann.

Enhavo

"Malriĉa muzikanto" (laŭ propra eldiro) recitas sur foirejo poemon. La evidente konfuza maljunulo formulas en siaj versoj profete la sorton de Robert Schumann, kiu aŭskultas lian reciton. Schumann decidiĝas studi en Heidelberg juron.

Krom al sia studo li iom neglekte sin dediĉas al komponado kaj pianludado. Prefere li ĝuas kun amikoj la studentan vivon, ebriiĝas kaj havas amaferojn. Dum la pianludado montriĝas unua "aŭdafekcio": Frapita tono por Schumann ne volas forsoni kaj pelas lin preskaŭ en frenezon. Schumann forkonfesas la drinkadon kaj la neniofaradon. En sia domo atendas lin post drinkiro diabla dua mio, kiu riproĉas al li lian malartistan vivon. Schumann neniam "petegis pri la eterneco", ĉar li ne oferis sian vivon al la arto. Se Schumann vere genie volas kreive labori, li devas interŝanĝi sian vivon por la arto. „Muziko – el vivo fariĝas sono“: Schumann konsentas la diablan kontrakton.

Schumann konatiĝas kun Clara Wieck, kiu ludas liajn verkojn antaŭ la amika rondo de Schumann kaj kiu lin fascinas. Samtempe li estas frustrita, ĉar li ne povas pianludi sufiĉe rapide. Denove ekfrapita tono en sia kapo ne volas forsoni kaj li sentas sin paralizata. Li scias, ke nur la amo de Clara Wieck povas savi lin de tio, freneziĝi. La patro de Wieck malpermesas al Clara la interrilaton kun Schumann kaj plendas antaŭ la juĝejo kontraŭ la planita geedziĝo. La juĝisto rifuzas la plendon. Schumann verkas ekstaze dum kvar tagoj sian unuan simfonion. Li tamen rimarkas, ke ĉiu muzika povo ĉiam nur dissolvas en variajn tonojn kaj sentas sin vanta. Li akompanas Claran al Moskvo dum turneo, asertas tamen al gasto mem ne esti muziktalenta. Dum la Dresdena Majrevolucio li stacias en Dresdeno, havas tamen preskaŭ freneze la vizion, iradi en blanka neĝodezerto.

Koncerto en Duseldorfo fariĝas triumfo por Schumann, kiu sin prezentas kiel dirigento. Li verkas pri sia nova komponaĵo „Manfred“, laŭ la verko de Lord Byron, kiu similas al sia propra biografio. Dum la prezentado de „Manfred“, kiun denove li dirigentas, lia diabla mio aperas el la nenio kaj disrompas la dirigentbastonon. Schumann vekiĝas en sia lito, iras trans foirejo kun prestidigitistoj kaj faligas sin de sur ponto en la Rejnon. Li luktas kun sia diabla mio – la du provas dronigi unu la alian, sed Schumann estas savita el la akvo far du viroj. Lasta sceno montras lin apatia en la sanigejo Endenich.

Produktado

La filmigejoj estis en Hamburgo kaj Wuppertal. La unua televidelsendo de la filmo, kiu ankaŭ aperis sub alternativa titolo Musica – Dr. Robert Schumann, Teufelsromantiker, okazis la 16-an de junio 1999 sur elsendostacio ARTE. Ĝi estis la lasta filmo, en kiu aktoris Will Quadflieg.

Kritiko

La Lexikon des Internationalen Films (leksikono de la internacia filmo) taksas la filmon kiel „dokumenta portreto, riĉigita per teatroscenoj“ de Schumann, en kiu „la vivaventuro de la muzikisto estas evoluita per motivoj de lia romantisma universo“. La kreado de Schumann je tio estas „lige ligita kun lia kontinua vojaĝo en la frenezon“.[1]

Thomas Delekat kritikas la filmon en la gazeto Zeit kiel dokumenta filmo, kiu „Informas preskaŭ pri nenio de Schumann, sed multege pri [reĝisoro] Seipt“:[2] „En la filmo Schumann dronas kaj forsinkas kaj mortaĉas en la torento de la bildoj kaj de la diraĵoj … Schumann kaj sia Clara (ok gefiloj kaj prema familia vivo ne per unu vorto estas aluditaj) – ili daŭre parolas en citeble tornitaj poetaj frazoj.“[2] Samtempe la „grava pianistino“ Clara Wieck „ĉe Seipt kiel kara edzineto admirrigardas desube la titanan, brile aspektan geniulon“[2] kaj biografiaj faktoj estas aliinterpretataj favore al pli pozitiva prezentado de Schumann.

Je la filmo temas pri „scena parafrazo pri la biografio [de Schumann]“, kiu provas interligi la „Interplektitecon de lia reala biografio kun la fantasta-malreala historio de lia verkado kaj suferado“.[3]

Eksteraj ligiloj

greke Dr. Robert Schumann, Teufelsromantiker en Interreta filma datumbazo (angle)

Referencoj

  1. KIM (Hrsg.): Lexikon des Internationalen Films. Band 1, A–G. Zweitausendeins, Frankfurt am Main 2002, S. 655.
  2. 2,0 2,1 2,2 Thomas Delekat: Robert Schumann, droninta en la torento de la bildoj. En: Die Zeit, 16. Juni 1999.
  3. Rezension auf theaterkanal.de