Draŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
draŝado de greno en antikva Egiptio (bildo el tombeja ĉambro, inter la jaroj 1422 kaj 1411 antaŭ Kristo

Draŝado laŭ PIV estas la ago treti aŭ bati rikoltitan grenon, por malfiksi kaj apartigi la grajnojn de la resta substanco, kiu post la draŝado nomiĝas pajlo.

Historie por tio oni uzis draŝilojn, manlaborilojn kiuj konsistis el po du kunligitaj bastonoj, kaj kutime plenumis la laboron en draŝejo, teretaĝa aŭ subtegmenteja spaco en garbejo, neloĝata stokejo en agrikultura bieno:

Se la draŝejo havis plankon el malprecize segitaj lignaj bretoj, la eldraŝitaj grajnoj kaj tre etaj pajleroj povis fali tra la interbretaj truoj samkiel tra kribrilo, kaj sekve nur necesis apartigi la grenojn disde la fajnaj pajleroj, ne de ĉiu pajlo. Nuntempe la laboron de draŝado en multaj industriigitaj landoj plenumas draŝmaŝinoj.

draŝilo

Simila ago de draŝado estas la disigo de la semoj de fabacoj (ekzemple faboj, pizoj, kikeroj, arakidoj, lentojsojfaboj) el siaj ŝeloj. En iuj landoj - ekzemple ankoraŭ nuntempe en Portugalio kaj Turkio - por tio oni tradicie uzas ĉevalojn, kiuj tiras pezan ŝtonon super la fabacoj kaj tiel apartigas semojn kaj ŝelojn.

En neformala lingvouzo laŭ PIV draŝado ankaŭ estas simile forta batado sen rilato al greno: Povas temi pri doloriga batado de homo aŭ besto, sed ankaŭ pri forta batado de pilko en sporto (ekzemple en tenisofutbalo.