Drabaj ĉambretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido el Drabaj ĉambretoj
Vido el Drabaj ĉambretoj
Drabaj ĉambretoj

Drabaj ĉambretoj

Drabaj ĉambretoj
Rokburgo • burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 31′ 55″ N, 15° 1′ 55″ O (mapo)50.53188888888915.031888888889Koordinatoj: 50° 31′ 55″ N, 15° 1′ 55″ O (mapo)
Drabaj ĉambretoj (Ĉeĥio)
Drabaj ĉambretoj (Ĉeĥio)
DEC
Drabaj ĉambretoj
Drabaj ĉambretoj
Situo de Drabaj ĉambretoj
Map
Konstruita 13-a jarcento
Konstrumaterialo Grejso
vdr

Drabaj ĉambretoj (ĉeĥe Drábské světničky) kun eksa rokburgo estas regiono de 7 rokgrejsaj blokoj en rokurbo Příhrazy. Ili situas en katastra teritorio Dneboh, proksimume 7 km de Mnichovo Hradiště.

En la teritorio de Drabaj ĉambretoj foje estadis fortikigita malnovslava burgejo. Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la burgo estiĝis iam en la 13-a jarcento. Ties konstruintoj lerte eluzis terenon al ĝia lokigo kaj la burgo estis danke al sia nealirebleco siatempe preskaŭ nekonkerebla. Ĝi estis kunigita kun pluaj rokblokoj per lignaj pontetoj. Sur rokoj estis konstruitaj ŝtuparejoj kaj irejoj. En la rokoj estis iom post iom elhakitaj ĉambroj, multfoje ankaŭ plenigitaj per lignaj alkonstruaĵoj kaj palisadoj. En la rokoj ĝis hodiaŭ restis restaĵoj de 18 ĉambretoj aŭ tute aŭ parte elhakitaj en la grejsan rokon kaj spuroj post sep lignaj konstruaĵoj kaj ses pontaj konstrukcioj kunigantaj la unuopajn rokblokojn. Iom post iom ĉi tie estis konstruita la tuta soldata defendsistemo plenigita je loĝĉambroj, preĝloko kun predikejo, arestejo kaj gardistejo. En la tempo de kontraŭreformado ĉi tie kaŝis sin protestantoj. Post batalo ĉe Lipany la tuta sistemo komencis dezertiĝi. Sed Drabaj ĉambretoj havis sian signifon ankaŭ en la 20-a jarcento, kiam en la elhakitaj ĉambroj kaŝis sin partizanoj. Ankaŭ ĉi tie vivis kelke da jaroj malriĉularo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.