Dragon Ball

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dragon Ball
(ドラゴンボール)
Originala titolo Dragon Ball
(ドラゴンボール [doragon bōru])
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro Ago, aventuro, fantazio
Por kiu Ŝōnen
Mangao
Aŭtoro Akira Torijama
Publikiginto Ŝueiŝa
Magazino Ŝōnen Jump
Aperdatoj 20a novembro 1984 — 5a junio 1995
Volumoj 42
Animeo (tv)
Originala titolo Dragon Ball
(ドラゴンボール [doragon bōru])
Reĝisoro(j) Minoru Okazaki, Daisuke Niŝio
Studio(j) Toei Animation
Muziko Ŝunsuke Kikuĉi
Televidaj retoj Fuji Television
Aperdatoj 6a de februaro 1986 —
19a de abrilo 1989
Epizodoj 153
vdr

Dragon Ball (ドラゴンボール [doragon bōru], signifanta "drakopilko" en angla) estas originala japana mangao verkita de Torijama Akira. Ĝi eldonita en Japanio de 1984 ĝis 1995. La intrigo priskribas la aventurojn de Goku, saijano, kies celo estas protekti la Teron de aliaj estaĵoj, kiuj volas konkeri ĝin kaj ekstermi la homaron. Dum la intrigo disvolviĝas, li renkontas aliajn rolulojn, kiuj helpas lin tiucele. La nomo de la serio devenas de iuj magiaj pilloj, kiuj kiam kunvenas alvoki drakon, kiu donas dezirojn. Plurfoje ili estas utilaj kaj por Goku kaj liaj amikoj kaj por la homaro, kvankam ankaŭ ilin konstante serĉas iuj malbonaj estaĵoj.

Dragon Ball estis origine inspirita de la klasika 16-ajarcenta ĉina romano Vojaĝo al la Okcidento, kombinita kun elementoj de Honkongaj luktosportaj filmoj.