La monteto de la drako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monteto de la drako
longa movbilda filmo
Originala titolo Dragon Hill, la colina del dragón
Produktadlando  Hispanio
Originala lingvo AnglaHispana?
Kina aperdato  Hispanio, 20-a de decembro 2002
Daŭro 80 minutoj
Ĝenro Animacio por infanoj, Aventuro, Fantasto, Komedio
Buĝeto Proksime 3 000 000
Reĝisoro(j) Ángel Izquierdo
Produktisto(j) Ángel Izquierdo & Antonio Zurera
Scenaro Antonio Zurera
Filmita en  Hispanio
Muziko de Emilio Alquézar (ĉefe)
Produktinta firmao Milimetros Feature Animation
IMDb
vdr

La monteto de la drako (origine Dragon Hill, la colina del dragón), estas hispana animacia filmo por infanoj[1], de Ángel Izquierdo, publikigita en 2002. Ĝi premiiĝis de la premio Goja.

Sekvantajn filmojn fariĝis : en 2006, La kubo magia (hispane El cubo mágico), kaj en 2012, La koro de la kverko (El corazón del roble[2]).


Kanvaso[redakti | redakti fonton]

La monteto de la drako[3], mirinda mondo kie ĉiuj drakoj vivas, estas protektita de kvar pordegoj : fajro, akvo, tero, aero. Lando kie gentoj el aliaj epokoj kaj lokoj, alvenas por malsamaj kialoj... kiel Septimus, la kanajlo, kiu iam estis enfermita ĉi tie. Nur Ethelbert ([etelbert]), La Gardisto, havas la ŝlosilon kaj la sekreton por eliri. Sed Septimus necesas iun senkulpan helpmanon por fuĝi kaj li logas Kevin, junknabo revante pri kavaliraj heroaĵoj. Dum fina batalo inter Ethelbert kaj Septimus, la malbono eksuperfortas... La kuraĝo kaj la kureco de Kevin, kun la helpo de Elfy ([elfi]), la juna drako kaj Maud ([maŭd]), sciencisto el dudeka jarcento, decidigos.

Teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ideo kaj la scenaro estas el Antonio Zurera, kaj Ángel Izquierdo faris la filmon, subtene de lia ambaŭ produktfirmo[4] Milimetros Feature Animation [milimetros fiĉur animasion] . La animacia filmo daŭras proksime 80 minutojn kaj ĝia kolora bildo, laŭ formato 1/85 (klasika formato[5] de 35 mm), miksiĝas komputile 2D kaj 3D[6] kaj kuniĝas muzikon kaj kantojn ĉefe de Emilio Alquézar[7].

La filmo unue publikiĝas en kinejoj (105 kopaĵoj) en Hispanio dum la Kristnasko de 2002 (oficiale la 20-a de decembro 2002) kaj aperis en aliajn landojn. Videoj kaj DVD-oj, kondukante de Universal Pictures aperis ankaŭ, kaj la filmo permesiliĝas en 50 landojn tra la mundo[6].

La buĝeto estis proksime de 3 milionoj da eŭroj. Tiu ne ŝajnis tre multe en Eŭropo por animaciaj filmoj, sed ĝi estis grava en Hispanio tiutempe[6].

La filmo, en 2003, ricevis la premion Goja el la Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio (Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España) kiel la Plejbona animacia filmo [8] kaj ankaŭ ĝi kandidatiĝis por la kategorio[9] Plejbona originala kanto por Un lugar más allá (Loko pli fora) de Emilio Alquézar kaj Manuel Cubedo ([Kudebo]).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]