Dragonja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dragonja (itale Dragogna) estas rivero en Istrio en Kroatio kaj en Slovenio. La rivero longas 28 km kaj estiĝas per kunfluo de Dragogna Grande (el sudo) kaj de Dragogna Piccolo (el nordo) kaj alfluas la Adriatikon ĉe Piran. Dum la mezepoko, la rivero havis la nomojn Argaonte kaj Argaone. Dragonja formas parte la limon inter Kroatio kaj Slovenio.