Drahomíra Hlínková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drahomíra Hlínková
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1928 (1928-12-31) (95-jaraĝa)
en Zastávka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Drahomíra HLÍNKOVÁ, fraŭline CHLUBNOVÁ (naskiĝis la 31-an de decembro 1928, Zastávka u Brna - mortis fine de julio 2021) estas ĉeĥa tradukistino el la angla en la ĉeĥan, en junaĝo tre aktiva en la junulara Esperanto-movado.

Biografio kaj verko[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi finis Komercan lernejon en Brno (1946), ŝi laboris ĝis 1949 en administracio de la Ŝtata Masaryk-Instituto por klerigado de instruistinoj de fakaj lernejoj por virinaj profesioj en Brno. En la jaroj 1949-1962 ŝi estis administra laborulo ĉe flegistina lernejo en Brno. En la jaroj 1961-1964 ŝi studis en Ekonomika Mezlernejo en Brno, poste la anglan kaj la rusan ĉe Filozofia Fakultato de Universitato J. E. Purkyně en Brno (nun Masaryk-universitato), sed la studadon ŝi ne finis. Ekde 1962 ĝis emeritiĝo en 1990 ŝi laboris en administrantaro de Instituto de Fizika Metalurgio ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj en Brno. Ŝi tradukas anglan, usonan kaj kanadan beletron.

Ekde 1949 ŝi estis membro de Esperantista Klubo en Brno, gvidis la kluban junularon kaj rolis en ties teatra grupo Verda Masko, por kiu ŝi esperantigis dramon de František Xaver Svoboda La lasta viro.

Male al Esperanto ŝi enĉeĥigis la dramon de Maurits Dekker „La mondo ne havas atendejon“, kiun el la nederlanda esperantigis Frits Faulhaber, okaze de la deka datreveno de Hiroŝima atombombo. La traduko havis interesan historion. En januaro 1955 la kluba bulteno de EK Brno informis, ke la dramo de Dekker estis pere de Esperanto tradukita jam al pluraj lingvoj. En aprilo sendis tiama fraŭlino Chlubnová sian ĉeĥan tradukon al Ĉeĥoslovaka Radio, informante, ke antaŭ unu monato ŝi legis la dramon kaj estis ravita. En novembro 1955 ŝi ricevis honorarion kaj la 7-an de februaro 1956 la dramo estis elsendita en la radio, sed kun indiko, ke la dramon tradukis Tomáš Pumpr. Tial ŝi skribis al la Ĉeĥoslovaka Radio, ke ŝi volas redoni la honorarion, ĉar la traduko ne estis ŝia. La administrantoj respondis, ke ili ne certis pri la kvalito de traduko ellaborita de nekonata junulino kaj tial ili petis novan tradukon de renoma tradukanto, sed poste ili konstatis, ke ambaŭ tradukoj estas bonaj. Tial ili uzis ambaŭ tradukojn kaj al ambaŭ tradukintoj sendis honorarion. La dramo estis elsendita ankoraŭ dufoje, la 4-an de majo 1956 kaj en decembro samjare. Poste montriĝis, ke ne estis prizorgita la kopirajto kaj honorario por la nederlanda aŭtoro, kion helpis rebonigi Tomáš Pumpr. El liaj leteroj oni vidas, ke li tute ne sciis pri la alia traduko ellaborita de Chlubnová.

Post edziniĝo kaj ŝanĝo de la nomo al Hlínková ŝi forlasis la movadon kaj tradukis el la angla.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tradukoj el Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Maurits Dekker: Svět nemá čekárnu (La mondo ne havas atendejon, el la nederlanda tradukis F. Faulhaber, la ĉeĥan tradukon trifoje elsendis Ĉeĥoslovaka Radio konsultante alian tradukon de Tomáš Pumpr, 1956, manuskripto)

Tradukoj el la angla en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Christopher Anderson: Bill a Hillary – Manželství (Bill and Hillary – The Marriage; životopis, Bratislava, Príroda, 2000)
  • Margaret Atwood: Loupení jehňátek (The Robber Bride; R, Praha, Šulc a spol, 1995)
  • Margaret Atwood: Žena k nakousnutí (The Edible Woman; R, Praha, M. Švarc Šulc a spol., 1998)
  • David Baddiel: Tajné záměry (The Secret Purposes; R, Praha, Millenium Publishing s.r.o, 2008)
  • Nicholas Davies: Princezna, která změnila svět (The Princess, who Changed the World; životopis; Plzeň, NAVA,1998)
  • Arthur Conan Doyle: Příliv smrti (Jedovatý pás, R, Millennium Publishing s.r.o., Praha, 2009)
  • Tobias Druitt: Corydon a ostrov příšer (Corydon and the Island of Monsters); R, Praha, Millennium Publishng s.r.o., 2009)
  • John Erskine: Začátek cesty (The Start of the Road; R; Praha, Československý spisovatel 1980)
  • Erle Stanley Gardner: Případ prázdné plechovky (The Case of the Empty Tin; R, Praha, Československý spisovatel, 1979, Praha, Rio Press 1996, Praha, Saga 2001)
  • Michael Gilbert: Smrt má hluboké kořeny (The Death Has Deep Roots; Praha, Československý spisovatel 1986)
  • Arthur Hailey: Konečná diagnóza (The Final Diagnosis; R; Praha, Československý spisovatel, 1975; Praha, Svoboda 1991; Praha, Svoboda 1994; Praha, Rio Press 1996; Ostrava, Anagram 2009)
  • Agatha Christie: Kočka mezi holuby (The Cat among the Pigeons); R; Praha, Svobodné slovo – Melantrich, 1968)
  • Agatha Christie: Smrt na Nilu (The Death on the Nile; R; Praha, Československý spisovatel 1985; Praha, Knižní klub 1993; Praha, Knižní klub 2004; Praha, Euromedia Group, Knižní klub, 2010)
  • Agatha Christie: Vyložené karty (The Cards on the Table; R; Praha, Melantrich /Zítřek/,1969)
  • Phyllis Dorothy James: Rubáš pro slavíka (The Shroud for a Nightingale; R; Praha, Československý spisovatel 1983; Praha, Motto 2001. Praha , Motto 2010)
  • Buster KeatonCharles Samuels: Můj nádherný svět grotesky (My Wonderful World of Slapstick; životopis, Praha, Šulc a spol, 1993)
  • Eileen van Kirk: Hedvábná medúza (The Silk; Praha, Šulc a spol., 1997)
  • Stephen Lawhead: Válka v ráji (The Paradise War; R; Praha, Návrat domů 1998)
  • Clive Staples Lewis: Přípitek zkušeného ďábla (Screwtape Proposes a Toast and Other Pieces; EE, Praha, Návrat domů 1997; Praha, Návrat domů 2001; Praha, Návrat domů 2010)
  • Shirley LoweAngela Ince: V sedmém nebi4 (Shaping Up; R; Praha, M. Švarc – Šulc a spol. 1999)
  • Shirley LoweAngela Ince: Čtyřlístek (Taking Over; R; Praha, M. Švarc – Šulc a spol. 2000)
  • John Pollock: Svatý Pavel – apoštol národů (Paul – the Apostle; životopis; Praha, Návrat domů 2003)
  • Mario Puzo: „K“ znamená Kennedy (The Fourth „K“, R, Praha, Svoboda 1992; Praha, Knižní klub 2005)
  • Michael Ridpath: Chladnokrevná kalkulace (Free to Trade; R, Praha, Šulc a spol. 1996)
  • Vanauken Sheldon: Přísné milosrdenství (Severe Mercy; životopis, Praha, Návrat domů 1998)
  • Robyn Sisman: Zvláštní vztah (Special Relation; R; Praha, Josef Lukasík a spol. 1998)
  • Barbara Taylor-Bradford: Hlas srdce (The Voice of the Heart; R; Praha, Šulc a spol., 1994; Praha, Knižní klub 1997)
  • Joseph Wambaugh: V hlavní roli krev (The Bleeding; R; Praha, Svoboda 1993)
  • Tobias Druitt: Corydon a potopení Atlantidy (Corydon and the Fall of Atlantis; R; Praha, Millennium Publishing s.r.o.)
  • Tobias Druitt: Corydon a obléhání Tróje (Corydon and the Siege of Troya; R; Praha, Millennium Publishing, s.r.o.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informon pri ŝia forpaso sciigis ŝia nevo