Drake-pasejo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Drake-apasejo inter Sud-Ameriko kaj Antarktiko
Drake-apasejo inter Sud-Ameriko kaj Antarktiko

Drake-pasejo estas akvovojo inter la suda pinto de Sud-Ameriko (Kap Hoorn) kaj la norda pinto de Antarkta duoninsulo. Ĝi interligas Atlantikon kun la Pacifiko kaj apartenas al la Suda oceano.

Ĝi estis nomata laŭ Francis Drake, kiu hazarde malkovris ĝin. Ĝin unaufoje traŝipis en 1616 Willem Cornelisz Schouten, kiu la marvojon nomumis laŭ Jakob Le Maire – malkovrinto de Kap Hoorn - al Strait of Le Maire. Eblas, ke la areon – antaŭ Drake kaj Schouten – ŝipis la hispana kapitano Francisco de Hoces (1526) kaj Gabriel de Castilla (1603). Pro tio hispanaj fontoj nomas ĝin ankaŭ "Mar de Hoces".

La marvojo larĝas 700 marmejlojn kaj estas preskaŭ sen insuloj, tiel ĝi ebligas por la antarkta polusa fluo traflui la tutan globuson.

La plej karakterizaj bestoj estas cetacoj, delfinoj, albatrosojpingvinoj.