Drakensbergoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Drakensbergo)
Drakensbergoj
(Drakensberge, Maluti, uKhahlamba)
montaro
Drakensbergoj
Ŝtatoj Lesoto, Sud-Afriko, Svazilando
Plej alta punkto Tabana-Ntlenjano
 - alteco 3 482 m s. m.
 - koordinatoj 29° 22′ 59.988″ S 29° 32′ 26.016″ O / 29.38333000 °S, 29.54056000 °O / -29.38333000; 29.54056000 (mapo)
Longo 1 000 km (621 mi), SW-NE
Geologia konsisto bazalto, grejso
Vikimedia Komunejo: Drakensberg
Retpaĝo: UNESKO

Drakensbergoj (afrikanse Drakensberge, nederlande Drakensbergen, esperantigite: Drakoj-Montaro) estas la plej alta montaro en Suda Afriko, kun altitudo ĝis 3 482 metroj. En la zulua lingvo, ĝi estas referita kiel uKhahlamba ("baro de lancoj"), kaj en la sota lingvo kiel Maluti (ankaŭ literumita Maloti). Ĝia geologia historio pruntedonas al ĝi specialan karakteron inter la montaraj sistemoj de la mondo. Geologie, la montaro similas la Simien-Montaron de Etiopio.

La montaro konstituas tutmondaj 200-unuon, difinitan de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj tiele nomatan "drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj". Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj.

Geologia origino[redakti | redakti fonton]

Dum la Antaŭkambrio, vulkanaj erupcioj en la areo rezultigis lafo-kovradon de grandaj sekcioj de la sudafrika subkontinento. En la Paleozoiko, vento kaj akvo deponis dikajn tavolojn el ardezargilo, ŝlimŝtono kaj grejso, nun sciate kiel la Karuo-Supergrupo, super la praa primara roko.

Satelita bildo de Drakensbergoj.

Kiam Gondvano komenciĝis disiĝi antaŭ 200 milionoj da jaroj, la rezultaj fortoj kaŭzis la eltrudadon de magmo, sciata kiel Drakensberg-lafo, tra fendoj en la surfaco de la Tero [1] . En la Drakensbergoj ĝi kovris la sediment-rokaĵajn formaciojn kun tavoloj el solida bazalto ĝis 1 400 m dikeco. Veterdisfalo reduktis la grandecon de la montaro, kaj kaŭzis la altebenaĵon retiriĝi. En modernaj tempoj, daŭra erozio eksponis iun el la subkuŝanta sedimento [1].

Geomorfologio[redakti | redakti fonton]

La montoj estas kovritaj per ĉirkaŭ 1 400 m dika tavolo de bazalto, kun grejso pli malalte malsupren, kondukante al kombinaĵo de krut-flankaj blokoj kaj pintoj.

La plimulto de la montaro estas bazalta, kiel rezulto de kontinenta renversiĝo kaj vulkana agado en la antaŭkambria epoko. Multaj el la laftorentoj estas karakterizitaj per amigdalaj zonoj [2]. Multaj el la primaraj mineraloj ene de la bazaltoj estis submetitaj al varioj gradoj da ŝanĝo kiuj kondukis al la formado de argilo, same kiel klorito kaj zeolito laŭ pli malgranda mezuro [2]. Iu interstica vitro ankaŭ rompiĝis por formi argilon. Tiuj sekundaraj mineraloj, kune kun zeolitoj kiuj okazas precipe kiel amigdalaj farĉaĵoj. Tio signifas ke multaj el la bazaltoj rompiĝas rapide kiam ili estas malkovritaj. La kolapso rezultiĝas el la dilatado kiu okazas kiam la argilmineraloj ŝveliĝas per sorbado de akvo [3].

Plej altaj pintoj[redakti | redakti fonton]

Drakensbergoj en Kvazulu-Natalo.

La plej alta pinto estas Thabana Ntlenyana, ĉe 3 482 metroj. Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas Mafadi ĉe 3 450 m, Makoaneng ĉe 3 416 m, Njesuthi ĉe 3 408 m, Champagne Castle ( Ĉampano-Kastelo ) ĉe 3 377 m, Giant's Castle ( Giganto-Kastelo ) ĉe 3 315 m, kaj Ben Macdhui ĉe 3 001 m, ĉiuj el tiuj estas en la areo limtuŝante Lesoton. Alia populara areo por promenantoj estas Cathedral Peak ( Katedralo-Pinto ). Norde de Lesoto la montaro iĝas pli malalta kaj malpli kruda ĝis enirante Mpumalangan kie la kvarcitomontoj de la Transvalo-Baseno Drakensberg estas pli majestaj kaj pli rompitaj kaj konstituas la orientan randon de la Transvalo-Baseno, la Blyde Rivero-Kanjonon troviĝante ene de tiu areo. La geologio de tiu sekcio estas la sama kiel kaj kontinua kun tiu de la Magalis-Monto.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La altaj senarbaj pintoj de Drakensbergoj (altitudoj de 2 500 m kaj pli altaj) estis priskribitaj fare de la Monda Natur-Fonduso kiel la ekoregiono de la drakensbergaj altmontaraj herbejoj kaj duonarbaroj. Tiuj krutaj deklivoj estas la plej sudaj altaj montoj en Afriko, kaj estante pli fore de la ekvatoro disponigas pli freŝajn vivejojn ĉe pli malaltaj altitudoj ol la plej multaj montaraj sistemoj sur la kontinento. La alta pluvokvanto naskas multajn altmontarajn rojojn, inkluzive de la fontoj de la Oranĝo, la plej longa sudafrika rivero, kaj la Tugela-Rivero.

Drakensbergoj tridimensie.

Tiuj montoj ankaŭ havas la duan plej altan akvofalon de la mondo, la Tugela-Akvofalon, kiu havas totalan falaltecon de 947 metroj. La riveroj kiuj kuras de Drakensbergoj estas esenca resurso por la ekonomio de Suda Afriko, disponigante akvon por la industriaj provincoj de Mpumalanga kaj Ĥaŭtengo, kiu enhavas la grandurbon de Johanesburgo. La klimato estas malseka kaj freŝa ĉe la altaj altitudoj, kiuj vintre estas submetitaj al neĝado. Dume la herbaj pli malaltaj deklivoj (de 1 800 ĝis 2 500 m) de Drakensbergoj en Svazilando, Sud-Afriko kaj Lesoto konstituas la ekoregionon de la drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La montaro estas riĉaj je plantovivo, inkluzive de granda nombro da specioj, listigitaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, kun 119 specioj listigite kiel tutmonde endanĝerigite . Kaj de la 2 153 vegetaĵaj specioj en la montaro, rimarkindaj 98 estas endemiaj aŭ preskaŭ-endemiaj. La vegetaĵaro de la alta-montaraj herbejoj estas plejparte tufoherboj, rampantaj plantoj, kaj arbustetoj kiel ekzemple erikoj. Tiu plantaro inkludas la maloftan spiralan aloon (Aloe polyphylla), kiu laŭ ĝia nomo sugestas havi foliojn kun spirala formo.

La pli malaltaj deklivoj estas plejparte herbejoj sed ili ankaŭ gastigas koniferojn, kio estas malofta en Afriko. La genro de pingloarbo trovita en Drakensbergoj estas podokarpo. La herbejoj mem estas interesaj ĉar ili enhavas grandan nombron da endemiaj plantoj. Poacoj trovitaj tie ĉi inkludas Monocymbium ceresiiforme, Diheteropogon filifolius, Sporobolus centrifugus, Harpochloa falx, Cymbopogon dieterlenii, kaj Eulalia villosa.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Je la rando de la Amfiteatro, Kvazulu-Natalo.

Drakenbergoj gastigas 299 registritajn birdospeciojn, estante 37 % de ĉiuj ne-maraj birdospecioj en Suda Afriko. Vidu ekzemple la speciojn drakensberga siskino, drakensberga serinodrakensberga kanario, la drakensberga roksaltulo, drakensberga prinio, ktp.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La altaj deklivoj estas malfacile atingeblaj, tial tie la medio estas sufiĉe nedifektita. Tamen, turismo en Drakensbergoj disvolviĝas, kun gamo da promenopadoj, hoteloj kaj feriejoj ekaperantaj sur la deklivoj. La plej granda parto el la pli altaj sud-afrikaj partoj de la montaro estis nomumita kiel ĉasadorezervejoj aŭ sovaĝejoj. De tiuj la Drakensberga Nacia Parko estis listigita fare de Unesko en 2000 kiel Monda heredaĵo de Unesko. La parko ankaŭ estas en la Listo de Malsekregionoj de Internacia Graveco difinita surbaze de la Ramsar-Interkonsento. La Reĝa Natala Nacia Parko, kiu enhavas kelkajn el la pli altaj pintoj, estas parto de tiu granda parkokomplekso. Najbara al la Drakensberga Nacia Parko estas Cathkin Estates Conservation kaj Wildlife Sanctuary kiu enhavas 1044 ha el sendifekta herbejo kaj reprezentas la plej grandan private posedatan ĉasadoparkon en la Zululando-Natalo-Drakensberga regiono. Trans la limo, en Lesoto, areo estas protektita kiel la Sehlabatebe Nacia Parko.

La herbejo de la pli malaltaj deklivoj dume estis tre influita de la agrikulturo, speciale de tropaŝtado. Origina herbejo kaj arbaro preskaŭ ĉio malaperis kaj pli da protekto estas necesa. Tamen la pinto Giganto-Kastelo estas rifuĝejo por la elando kaj ankaŭ estas habitato por la ŝafgrifo.

Panoramo de Giganto-Kastela regiono.

Urbaj areoj[redakti | redakti fonton]

Urboj kaj grandurboj en Drakensbergoj inkludas en Kvazulu-Natalo : Ladysmith, la grandan urbon Newcastle, la antaŭan zuluan ĉefurbon Ulundi, la karbon-minejan centron Dundee kaj Ixopo; kaj pli fore suden Matatiele kaj Barkly Orientan en Orienta Kablando; kaj plie ĉion el Lesoto, kies ĉefurbo estas Maseruo. La monteta pejzaĝo etendas norde ekde Drakensbergoj kiel Svazilando, kies ĉefurbo estas Mbabano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sycholt, August. (2002) Roxanne Reid: A Guide to the Drakensberg. Cape Town: Struik Publishers, p. 9. ISBN 1868725936.
  2. 2,0 2,1 Dunlevey, J.; Ramluckan. (1993) Secondary mineral zonation in the Drakensberg Basalt Formation 96. Durban: Bureau for Scientific Publications, p. 215–220. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2011-07-07.
  3. (1995) “Drakensberg basalts: their alteration, breakdown and durability”, Quarterly Journal of Engineering Geology and Hydrogeology (3), p. lish. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle (1999) “Palaeoclimatic And Archaeological Implications Of Organic- Rich Sediments At Tifftidell Ski Resort, Near Rhodes, Eastern Cape Province, South Africa”, Transactions of the Royal Society of South Africa 54 (2), p. 311–321. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]