Drako (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Drako
Drako
konstelacio 
Latina nomo Draco
(genitiva Draconis)
Mallongigo Dra
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
BovistoHerkuloLiroCignoCefeoMalgranda UrsinoĜirafoGranda Ursino 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 9h 10m 0s ... 21h 0m 0s
Deklinacio 47° 30' 0" ... 86° 0' 0"
Areo 1083 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 8
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,23
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -43° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -4° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

La Drako estas unu el la 88 modernaj konstelacioj de tera ĉielo, la oka plej granda.

Sciencaj informoj[redakti | redakti fonton]

Latina nomo: Draco
Latina nomo (genitiva): Draconis
Mallongigo: Dra
Grandeco: 1083° kvadrataj
Meridio: 21:00, 20 julio

Mitologio[redakti | redakti fonton]

En la helena mitologio[1][2] la Hesperidinoj estis nimfoj, filinoj de la titano Atlaso. Kaŭranta sur la pinto de la monto Atlaso, en Maŭritanio, tiu giganto portadis surŝultre la ĉielon, pro puno de Zeŭso.

Sur la deklivoj de la monto kreskis pomarboj. Kelkaj el ili produktis orajn pomojn. Drako kuŝis ĉe la enirejo de la ĝardeno. Nur la Hesperidinoj rajtis plukti la fruktojn. Iun tagon alvenis Heraklo. Dek du laborojn li devis plenumi por esti pardonita pri antaŭa grava kulpo. La dekunua laboro konsistis en la pluktado de orpomoj en la ĝardeno de Hesperidinoj. Por eniri la ĝardenon, li unue mortigis la drakon.

Poste li vizitis Atlason kaj demandis pri la pomoj. Atlaso proponis iri mem serĉi ilin, ĉar ili estis malfacile troveblaj. Ĉu Heraklo bonvolu dum tiu tempo porti la ĉielon? Heraklo konsentis sed, tiel feliĉa pro neatendita libereco, li ne plu deziris porti la ĉielon. Li petis al Heraklo iom pli porti denove por ke li ripozu. Heraklo konsentis, sed diris ke tamen necesus helpi dum momento por plifaciligi sian potmanieron. Atlaso ekprenis la ĉielon kaj tuj Heraklo forkuris kun la pomoj en la korbo.

Herkulo estas la latina nomo de Heraklo kaj ankaŭ nomo de konstelacio. En la ĉielo, Herkulo staras genuanta sur la dekstra genuo, kaj premas la kapon de la drako per sia maldekstra piedo. Tri belaj steloj desegnas la kapon de la drako, kiu direktas al la Liro. La alfa stelo Thuban situas en la vosto, kiu ondiĝas inter la Granda Ursino kaj la Malgranda Ursino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan,1978
  2. "Le livre de la mythologie" (La libro de la mitologio) , eld. Découverte Cadet Gallimard 1987