Drako (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Drako.

Drako (latine draco) estas fabelbesto konata ekde pratempoj en plejmulto de Eŭrazio, kaj drakecaj estuloj konatas de la tuta mondo. Laŭ plej multaj homoj, drakoj nur ekzistis en homa fantazio, dum kelkaj sciencistoj vidas drakojn kiel svagaj rememoroj de homiĝonta pra-mambesto pri dinosaŭroj. Psikologoj trovas ilin bildoj de la homa timo por serpento, kaj ankaŭ bildo pri ina timo de perfortemaj viroj (drako kontraŭ virgulino). Etnografoj trovas paralelon al veraj Komodaj drakoj.

Drako estas ofte perceptata kiel granda, supernatura serpento kaŭ rampulo kun (aŭ sen) membroj. Ofte ĝi povas flugi, paroli, elspruĉi fajron kaj alimaniere sorĉi (ravi pervoĉe, perokule ktp.). En Eŭropo la drakoj kutime havas flugilojn vespertecajn, dum al la Aziaj tio mankas. La Eŭropa drako malbonas kaj emas detrui urbojn, ŝteli trezorojn de la homaro, kaj manĝi virgulinojn. La Ĉina drako kontraŭe bonas, kaj reprezentas bonajn fortojn de la naturo, kiel rikolto, riveroj ks.

Drakoj figuregas en fabeloj, sed ankaŭ en aliaj verkoj, kiel fantasto, Biblio ktp.

Drako estas simbolo en Heraldiko, ekzemple en la Kimra flago. En heraldiko, drakoj specife havas kvar gambojn; simila besto kun du piedoj nomiĝas viverno.

Famaj drakoj:

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda