Drako (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Drako
Vido de monto Jalla: Enfluejo de Drako (fone) en la riveron Izero (antaŭe). Sur la duoninsulo inter ambaŭ riveroj videblas internacia esplortereno kun Instituto Laue-Langevin kaj la Eŭropa Sinkrotrono

Drako (arp: Draf, occ: Drau, fr: Drac) estas rivero en Arpitanio kaj Okcitanio.

Ĝia fonto estas en la Alpoj, pli precize Dofineo) ĉirkaŭ 30 km nordoriente de Gapo. Distancon de 90 km ĝi fluas paralele al la ŝoseo Vojo Napoleono. Inter la urbeto Corps kaj la urbo Vif, ĝi fluas en produnda kanjono, disigante du malasamajn montarajn regionojn: Matheysine (oriente) kaj Trièves (okcidente). Apud la nordokcidenta rando de la urbo Grenoblo, Drac enfluas la riveron Isère.