Drakofrukto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

Drakofrukto [redakti]

La drakofrukto (Pitaya, Pitahaya) estas frukto de HylocereusSelenicereus el la familio de la kaktacoj. Ĝi devenas el Mezameriko kaj estas kultivata en Nikaragvo, Popola Respubliko Ĉinio, Vjetnamio, Israelo kaj Sri Lanko.

freŝa drakofrukto
kultivado de Hylocereus undatus

Specioj [redakti]

Oni uzas la sekvantajn fruktojn:

Priskribo [redakti]

La fruktokarno de la drakofrukto enhavas multajn malgrandajn, nigrajn semojn. Ĝi havas unikan, dolĉacidan aromon, kiu perdiĝas dum kuirado. En ĝiaj devenlandoj oni uzas la frukton ĉefe pro beligi bufedojn. La frukto havas kelkajn pikilojn.

Drakofruktoj estas difektiĝemaj kaj tial malfacile transporteblaj.

La floroj malfermiĝas nokte kaj la florado daŭras ofte dum nur unu nokto kaj tiam devas okazi la polenado.[1]

Analizo de enhavo [redakti]

Nutrovaloro: ĉirkaŭ 210 kJ/100 g. Ĝi enhavas la vitaminojn B, C, E kaj multe da fero, kalcio kaj fosforo.


Fontoj [redakti]

  1. DRAGON FRUIT - PLANT CULTIVATION


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio