Drakoj kaj Galerioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drakoj kaj Galerioj (angle: Dungeons & Dragons) estas surtabla rolludo, origine kreita de Gary Gygax kaj Dave Arneson, kaj unue publigita en 1974 de la firmo Tactical Studies Rules (TSR).[1] Nuntempe Drakoj kaj Galerioj estas eldonata de la firmo Wizards of the Coast kiu aĉetis TSR en 1997. Drakoj kaj Galerioj nun ekzistas en la kvina versio. En la tria versio unufoje la permisilkondiĉoj estis malstreĉitaj kiuj estis antaŭe tre striktaj. La bazregullibro estas atingebla per la Libera Ludpermisilo (Open Game Licence). Tio ebligis al multaj produktantoj krei diversajn pliajn eldonojn.

Drakoj kaj Galeroj estas rolludo en kiu ĉiu ludanto rolas specifan rolulon. Tiuj roluloj trairas imagitajn aventurojn en fantazia mondo. Unu ludestro servas kiel gvidanto kaj rakontanto, dume li aranĝas la tabla scenejo, kie la aventuroj okazas kaj rolas la loĝantojn. La roluloj formas grupon kiu interagas kun la inhabitantoj de la sceno. Kune ili solvas dilemoj, engaĝiĝas en bataloj kaj akiras trezorojn kaj scion. Tiamaniere la roluloj gajnas spertpoentojn kaj iĝas pli kaj pli fortaj.

La anglan vorton dungeons en ĉi tiu kunteksto oni povas traduki kiel "galeriojn" (subterajn koridorojn aŭ trairejojn), "loĝejturoj", "subterejojn" aŭ "subteraĵojn". Temas pri subteraj labirintoj, en kiuj oni batalas monstrojn kaj serĉas trezorojn, kaj ne pri ĉefturoj aŭ karceroj.

Referencoj

Eksteraj Ligiloj

  • La sistemo de magio por magiistoj en tiu ĉi rolludo (pli precize tradukita kiel "Ublietoj kaj Drakoj"), devenis (laŭ la akgnosko de Gygax kaj Arneson) surbaze de novela serio nomata La Mortanta Tero aŭtorita de Jack Vance, parto el kio tradukiĝis en Esperanto kaj haveblas senpage kiel bitlibroj.