Drakulo (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo temas pri la Drakulo kreita de Bram Stoker. Vidu ankaŭ la artikolon pri Vlad la 3-a Drakulo.


Vaksa stuto de Drakula, kiel li estas prezentita en filmoj.
Kovrilo de la unua eldono de "Dracula" ("Drakulo") de Bram Stoker, eldonita dum la jaro 1897.

Drakulo (anglalingve: Dracula) estas fikciulo, eble la plej fama vampiro en literaturo. Lin kreis la irlanda verkisto Bram Stoker en 1897 per sia horora romano. La libro estas epistola romano, tio estas, rakontita per taglibroj kaj leteroj de la personoj, kvankam Stoker ankaŭ elfaras gazeteltranĉojn, kaj eĉ uzas transskribojn de diktafono, tiam tre nova ilo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La rakonto komenciĝas, kiam Jonathan Harker, angla solicitoro, estas invitata al la fora, kaduka kastelo de la grafo en Transilvanio por makleri pri bienoj. Dum la vizito, Harker iĝas fakta malliberulo, malkovras maltrankviligantajn flankojn de la ĉiutaga vivo de la grafo, kaj estas delogita per tri vampirinoj. Fine li eskapas el la kastelo piede.

Post nelonge, rusa ŝipo grundas en Whitby, marborda urbeto en Anglio. Ĉiuj ŝipanoj estas mortintaj. Oni vidas grandan hundonlupon, forkurantan de la ŝipo, kiu nenion entenas krom skatoloj da tero el Transilvanio: Grafo Drakulo, sub la formo de besto, estas alvenita.

Baldaŭ la grafo minacas la sindonan fianĉinon de Harker, Wilhelmina "Mina" Murray, kaj ŝian vivplenan amikinon Lucy Westenra. Lucy ricevas tri edzigajn proponojn en unu tago, de Arthur, Lordo Godalming; usonano nomita Quincy Morris, kiu ĉiam havas grandan tranĉilon sur sin; kaj psikiatro ĉe frenezulejo, John Seward. Okazas rimarkinda renkonto inter Drakulo kaj unu el la pacientoj de Seward, frenezulo nomita Renfield, kiu volas manĝi insektojn, araneojn, kaj birdojn, kaj aliajn kreitaĝojn — laŭ ilia grandeco — por absorbi ilian "vivforto". Renfield servas kiel speco de sensilo, kiu detektas la proksimecon de Drakulo kaj elsendas indicojn.

Lucy suspektinde ekvelkas. Ĉagreniĝas ĉiuj ŝiaj amindumantoj; Seward vokas al sia eksinstruisto, Profesoro Abraham Van Helsing, el Amsterdamo. Van Helsing tuj determinas la kaŭzon de ŝia kondiĉo, sed li rifuzas malkaŝi ĝin, sciante ke la fido de Seward estos skuita se li ekparolas pri vampiroj. Van Helsing provas multajn transfuzojn, sed ili evidente malprogresas. Unu nokton, kiam Van Helsing devas reiri al Amsterdamo (kaj lia mesaĝo al Seward, demandante ke tiu zorgu pri la familio Westenra, malfeliĉe estas sendita al malbona adreso), Lucy kaj ŝia patrino estas atakita dum la nokto de stranga lupo. Sinjorino Westenra, kiu havas kormalsanon, mortas pro timo, kaj Lucy verŝajne mortas post nelonge.

Lucy estas enterigita, sed post nelonge la gazetaro raportas, ke "bela damo" ŝtelĉasas infanojn nokte. Van Helsing, sciante ke ĉi tiu signifas, ke Lucy iĝis vampirino, konfidas tion al Seward, Godalming, kaj Morris. La amindumantoj kaj Van Helsing spuras ŝin, kaj post maltrankviliganta renkonto inter Arthur kaj ŝia vampirina memo, ili palisumas ŝin kaj senkapigas ŝin. Ĉirkaŭ tiu tempo, Jonathan Harker alvenas de Transilvanio (Mina kuniĝis tie kun li post lia eskapo el la kastelo); li kaj Mina ankaŭ kuniĝas kun la koalicio, kiu nun direktas sian atenton al Drakulo mem.

Tiam komenciĝas la pli longa dramo de spuri la movojn de Drakulo tra Londono kaj trakti lian intensiĝanta delogo de Mina Harker. Drakulo fuĝe reiras al sia kastelo en Transilvanio, sekvata de la bando de Van Helsing, kiuj remortigas lin kaj liajn tri vampirinojn. Mina estas liberigita, Quincy Morris estas mortigita dum la lasta batalo, kaj la supervivantoj reiras al Anglio.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Oni efike rakontas la novelon per multaj voĉoj -- la taglibro de Jonathan Harper pri lia vojaĝo al Transilvanio; la taglibro de Mina; kaj pervoĉa taglibro de D-ro. Seward; kune kun leteroj kaj ĵurnaleroj. Kvankvam iomete kruda kaj certe sensacia, la novelo ankaŭ havas psikologian povon, kaj tre evidentas la seksumado-deziroj kaŝiĝante en la vampiratencoj. La ritmo estas kalma; la etoso kaj karakteroj estas pli riĉaj ol oni kredus.

Malgraŭ siaj gravaj kontribuoj al la vampirmitaro, multaj popularaj [tropo#Literatura uzo|tropoj] forestas: ekzemple Grafo Drakulo estis mortigita per klingoj, ne ligna paliso; la detruo de la vampira Lucy estas triparta afero (palisumo; senkapigo, kaj ajlo en la buŝo) kaj ne la simpla palisumo, pri kiu oni legas en postaj vampiraj rakontoj. Drakulo ankaŭ havas la kapablon iri kiel nebuleto kaj rampi laŭ la muroj de sia kastelo. Stoker aldonis al la vampirmitaro, ke vampiro ne povas esti vidata en spegulo; tion oni ne trovis antaŭe en tradicia Eŭropa folkloro.

Ankaŭ notindas ke en la novelo Drakulo povas tramarŝi en la taglumo hela, kvankam sen la plejmulto de siaj povoj. Tamen li estas ankoraŭ sufiĉe forta kaj rapida por lukti kaj eskapi en unu sceno de liaj ĉasantoj. Tradicia folkloro pri vampiroj ne diras ke la sunbrilo estas mortiga al ili, kvankam ili estas noktumaj. Nur laŭ la filmo Nosferatu la sunbrilo povas mortigi vampirojn.

Kino[redakti | redakti fonton]

Multfoje la novelo adaptiĝis al filmo. La plej lasta estis la versio de Francis Ford Coppola en 1992, kun Gary Oldman kiel Drakulo, Winona Ryder kiel Mina Murray kaj Elisabeta (nova karaktero por la filmo), Anthony Hopkins kiel Abraham Van Helsing kaj Keanu Reeves kiel Jonathan Harker.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]