Dratvermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dratvermo estas nomata en multaj landoj la larvoj de la elateredoj. Tiuj dratvermoj estas longaj, cilindraj aŭ iomete plataj larvoj, kies korpo estas malmola, flava aŭ bruneta, havas 6 mallongajn krurojn.

Tiu larvo similas al larvo de la faruna skarabo, sed la dratvermo havas platan kapon, la kaposupro estas konkava, la antaŭrando estas denteca. La supra lipo mankas, la ekstera lobo de la suba makzelo estas duopa, la interna simpla. La lasta toraka segmento estas aŭ pinta aŭ havas du dornojn, ĝi estas karakteriza je la specioj.

La dratvermo estas ĉiomanĝanta, vivas en la grundo aŭ en putriĝanta ligno. Ĝi maĉas fungojn, radikojn, tuberojn, tiel ĝi estas malbonvenigita en la agrikulturo, ĝardenoj ktp.

La larvostadio daŭras jarojn.