Draveil
El Vikipedio
| Draveil | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Essonne | |
| Arondismento | Évry | |
| Kantono | Draveil (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Georges Tron 1995-2007 |
|
| Poŝtkodo | 91210 | |
| Kodo laŭ INSEE | 91201 | |
| Retpaĝaro | http://www.mairie-draveil.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 28 384 1999 |
|
| Loĝdenso | 1 796 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°41′07″N 2°24′29″O / 48.68528°N, 2.40806°OKoordinatoj: 48°41′07″N 2°24′29″O / 48.68528°N, 2.40806°O | |
| Alto | De 33 al 79 m | |
| Areo | 15,8 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Draveil estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Draveillois en la franca lingvo.
La urbo estas trafluata de la Sejno.
Enhavo |
[redakti] Geografio
El nordo ĝis sudo, la urbo etendiĝas sur 5,5 kilometroj (6 km el oriento ĝis okcidento). Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Vigneux-sur-Seine norde, Montgeron oriente, Soisy-sur-Seine sudoriente. La riverego Sejno plie apartigas Draveil el la komunumoj Ris-Orangis, Grigny, Viry-Châtillon, Juvisy kaj Athis-Mons.
[redakti] Historio
En la antikva gaŭla lingvo, "Draveil" signifis "spiriton de la alnoj".