Drepanidenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Drepanidedoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drepanidenoj
Vestiaria coccinea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Cabanis, 1847
Subfamilio: Drepanidedoj Drepanidinae
Havajo, la disvastiĝejo de la Drepanidedoj
Havajo, la disvastiĝejo de la Drepanidedoj
Havajo, la disvastiĝejo de la Drepanidedoj
Genroj

vidu tekston.

Sinonimoj

Drepanididae
Drepaniidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Drepanidenoj (Drepanidinae) estas subfamilio de la familio Fringedoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Kelkaj fakuloj konsideris ke temas pri propra familio nome Drepanidedoj. Ilia vivejo estas la Havaja insulĉeno. El 34 specioj 13 jam estas formortintaj; la aliaj estas aŭ minacitaj je formorto aŭ forte endanĝerigitaj.

Rekoniloj[redakti | redakti fonton]

Drepanidenoj longiĝas inter 10 kaj 20 centimetroj kaj iliaj etenditaj flugiloj estas 15 ĝis 30 centimetrojn larĝaj. La bekoj estas pli malpli forte suben kurbigitaj. Oni kutime distingas du grupojn de la specio: la Nektaromanĝantojn kaj la Semomanĝantojn.

Nektaromanĝantoj[redakti | redakti fonton]

La plumaro de la Nektaromanĝantoj estas plej ofte nigra-ruĝa, la vosto kaj la malantaŭaj flugilplumoj estas nigraj, kaj la cetera plumaro estas ruĝa. La beko estas longa kaj foje tre forte kurba. La plej longan bekon havas la Akialoo (Akialoa), kies beko mezuras duonan longecon de la korpo. La langoj de la Nektaromanĝantoj estas tuboformaj por suĉi la nektaron el la floroj.

Semomanĝantoj[redakti | redakti fonton]

Palila (Loxioides bailleui)

Semomanĝantoj havas mallongajn kaj malpli kurbajn bekojn. La plumaro plej ofte estas verda, flava aŭ grizeca, nur malofte malhele kolorita. Ilia aspekto memorigas ofte al eŭropaj Fringedoj kiel ekzemple la Verda fringo (Carduelis (Chloris) chloris).

Generado[redakti | redakti fonton]

Akohekohe (Palmeria dolei)

Inter Nektaromanĝantoj kaj Semomanĝantoj koncerne la generadon preskaŭ ne estas diferencoj. La paroj trovas unu la alian jam en oktobro, kvankam la amluda kaj kovada tempo okazas inter decembro kaj julio. Post la kopulacio la ino metas 2-3 blankajn aŭ bluecajn ovojn kun ruĝebrunajn makulojn en malprofundan pelvetoforman neston, kiu situas plej ofte sur arbo, foje ankaŭ en la alta herbaro.Post kovodaŭro de 3-4 semajnoj la idoj eloviĝas kaj ambaŭgepatroj nutras ĝin. La plej multaj specioj post unu vivojaro farigas seksmaturaj.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La Nektaromanĝantoj nutras sin ĉefe per nektaro, sed ankaŭ per insektoj, raŭpoj, araneojlarvoj, kiujn ili per sia longa beko de sub la arboŝelo eltiras. Semomanĝantoj limigas sin precipe je graminaco- kaj arbosemoj.

Disvastiĝo kaj minaciĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj 34 specioj de la Drepanidedoj vivas aŭ vivis sur la Havajaj insuloj. 13 specioj jam estingiĝis, 11 pliaj estas rekte minacataj je estingiĝo. La ceteraj estas minacataj je longa perspektivo. La plej granda malamiko supozeble estas la homo, kiu pli kaj pli profunde penetras en la densajn arbarojn kaj ilin detruas, kaj per tio forprenas la vivejon de la birdoj. Ankaŭ arbaraj ratoj kaj aliaj ovorabistoj kaŭzas la malpligrandiĝon de la populacio. Aldone, enportitaj malsanoj kiel birdovariolo kaj birdomalario malgrandigas la nombron de la birdoj. La plej multaj specioj troviĝas nur en pli altaj situoj – super 1250 ĝis 1500 m super la maro - je sufiĉa populacidenso, ĉar en tiu alto maloftas la Kulekso (Culex quinquefasciatus), kiu kontaĝas la malarion. Pro tio plej problemas la transvivo de la Drepanidedoj sur la insuloj Kaŭajo, Oahuo, Molokajo kaj Lanajo, kiuj tiun altecon ne atingas aŭ nur malmulte superas.

Ĉar la Loksiojdo Loxioides bailleui dependas de arbo, kiu germanlingve nomiĝas „Perlschnurbaum“ (noto de la tradukinto: Kiu scias la sciencan nomon?), kaj tiu kreskas ankoraŭ nur sur la deklivoj de la Maŭna-Keo, la Loksioj vivas ankoraŭ preskaŭ nur en tiu regiono; kvankam antaŭe ili disvastiĝis sur tuta Havajo. Oni povas nur supraĵe taksi la ekzaktan nombron de la populacioj, ĉar kelkaj partoj de la Havajaj insuloj estas nur malfacile alirablaj.

Genroj kaj specioj (elektaĵoj)[redakti | redakti fonton]

La Drepanidedoj enhavas 34 speciojn, kiuj supozeble ĉiuj devenas de unu sola specio, kies membroj devojiĝis de la flugdirekto kaj hejmiĝis sur Havajo. Oni supozas, ke tiu specio havis langon taŭgan por trinki Nektaron kaj mallongan bekon.

  • Telespizo (Telespiza)
    • Telespiza cantans
    • Telespiza ultima
  • Psitirostro Psittirostra
    • Psittirostra psittacea
  • Dysmorodrepanis
    • Dysmorodrepanis munroi
  • Loksiojdo Loxioides
    • Loxioides bailleui
  • Rhodacanthis
    • Rhodacanthis flaviceps
    • Rhodacanthis palmeri
  • Chloridops
    • Chloridops kona
  • Pseŭdonestoro Pseudonestor
    • Pseudonestor xanthophrys
  • Hemignato Hemignathus - 11 specioj, el ili 5 †
  • Oreomisto Oreomystis
    • Oreomystis bairdi
    • Oreomystis mana
  • Paroreomizo Paroreomyza
    • Paroreomyza montana
    • Paroreomyza flammea
    • Paroreomyza maculata
  • Loksopo Loxops
    • Loxops caeruleirostris
    • Loxops coccineus
  • Ciridops
    • Ciridops anna
  • Vestiario Vestiaria
    • Vestiaria coccinea
  • Drepanis
    • Drepanis pacifica
    • † 'Drepanis funerea
  • Palmerio Palmeria
    • Palmeria dolei
  • Himationo Himatione
    • Himatione sanguinea
  • Melamprosopso Melamprosops
    • Melamprosops phaeosoma (supozeble formortinta, post kiam la lasta masklo sub homa protekto mortis kaj la ekzisto de tiu specio en la libera naturo ne plu estis pruvita.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oxford University Press: The Hawaiian Honeycreepers: Drepanidinae (Bird Families of the World) (2005) - ISBN 019854653X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]