Drew Barrymore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drew Barrymore

Drew BARRYMORE (naskiĝis la  22-an de februaro 1975(nun 1975-02-22) (49‑jara)) estas usona aktorino. Ŝi naskiĝis en aktora familio, ŝi estas la nepino de la aktoro John Drew Barrymore. Ŝia baptopatro estas Steven Spielberg.

Naskiĝinte en Culver City, Kalifornio, ŝi aperis jam kiel suĉinfano (11 monatoj) en hundofuraĝa reklamo. Ŝi aperis en aĝo de kvin jaroj unuafoje en filmo. Famon ŝi akiris en la jaro 1982, kvankam ŝi nur havis epizodan rolon en la filmo E.T. - the Extra-Terrestrial.

La frua famo tamen ne havis nur bonajn efikojn: En la aĝo de naŭ jaroj Drew Barrymore komencis konsumi alkoholon, aliaj drogoj sekvis. Tiun ĉi vivperiodon, sian perditan infanecon, ŝi poste priskribis en sia membiografio Little Girl Lost (1990).

En la 1990-aj jaroj Drew Barrymore revenis al la filmlaboro.

Listo de filmoj

  • Altered States (1980)
  • E.T. - the Extra-Terrestrial (1982)
  • Firestarter (1984)
  • Irreconcilable Differences (1984)
  • Cat's Eye (1985)
  • Far from Home (1989)
  • Poison Ivy (1992)
  • Guncrazy (1992)
  • Doppleganger (1993)
  • No Place to Hide (1993)
  • Bad Girls (1994)
  • Boys on the Side (1995)
  • Batman Forever (1995)
  • Everyone Says I Love You (1996)
  • Scream (1996)
  • Ever After (1998)
  • Home Fries (1998)
  • The Wedding Singer (1998)
  • Never Been Kissed (1999)
  • Charlie's Angels (2000)
  • Riding in Cars with Boys (2001)
  • Donnie Darko (2001)
  • Confessions of a Dangerous Mind (2002)
  • Charlie's Angels: Full Throttle (2003)
  • 50 First Dates (2004)