Dreyfus-skandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Dreyfus

La Dreyfus-skandalo (aliaj nomoj estas Dreyfus-afero kaj Dreyfus-krizo), kiu okazis en 1894, estis publika konflikto en la historio de la Tria Franca Respubliko, kiu estis kaŭzata de la misjuĝo pri la juda soldato Alfred Dreyfus, kiun oni estis akuzinta pro ŝtata perfido favora al la Germana Imperiestra Regno. Li ne kulpis, ĉar li ne vere perfidis Francujon, sed la respondeca kortumo juĝis tamen tiel, ke li ricevu la plej altan punon. Poste la juĝo estis oficiale retirata, sed la okazo, kiu iĝis temo de tre diversopiniaj kaj akraj diskutoj, ege damaĝis al la franca respubliko.

Proceso

La sekreta dokumento

Perfido kaj akuzoj

Fine de septembro 1894 la franca ŝtato estis informita de sia sekreta servo, ke sekretaj milito-armilaj informoj estis donitaj de spiono al Germanujo en la germana ambasadorejo de Parizo. Tie oni trovis detruitan dokumenton, kiu enhavis la sekretajn informojn, kaj estis evidente antaŭe donita al germana reprezentanto. Pro la manskribo kaj la donitaj informoj, oni konkludis, ke Alfred Dreyfus estis la spiono, kiu kreis la dokumenton kaj donis ĝin al la germanoj.

Aresto kaj publika diskuto

La 15-an de oktobro 1894oni arestis Dreyfus, kiu estis ano de la franca armeo, kaj fine de oktobro la publikeco estis informita pri la okazo. Ne multe poste kreskis la nombro da antisemitaj kontraŭantoj de Dreyfus, kiuj akuzis lin “nur esti alliĝinta al la franca armeo por perfidi Francujon, ĉar li kiel judo malamas la francojn”[1]. Dume oni serĉis pli da pruvoj por la kulpo de Dreyfus, sed eĉ post dufoja pertelegrama konfirmo de la ambasadoroj, ke Dreyfus ne havis kontakton al la eksterlandaj oficistoj, la franca ŝtato falsigis la telegramojn en ilian negativan signifon kaj uzis ilin kiel pruvojn kontraŭ Dreyfus[2].

Post la aldono de pluaj falsitaj pruvoj, Dreyfus estis juĝita al militranga malpromociigo, elhejmigo kaj vivdaŭra aresto sur atlantika insulo, kio estis la plej alta puno por ŝtata perfido, post kiam la mortopuno estis forigata el la konstitucio ekde 1848. La sekvan jaron, en 1895, la ministro pri milito Auguste Mercier ordonis, ke Dreyfus estu deportata al la puna kolonio Diabloinsulo. Samjare la familio de Dreyfus estis informita, ke oni uzis falsitajn pruvojn en la proceso, pro kio la familianoj incitis intelektulojn verki pri la “justeca eraro”, kio kondukis al pliampleksigo de la publikaj diskutoj.

J’accuse...!

En 1896 atingis la francan sekretan servon pruvo (la tiel-nomata petit bleu) pri la kulpo de la origine aŭstra soldato Ferdinand Walsin-Esterházy, kiu estis veninta al la franca armeo en 1892[3], koncerne la kazon de la perfido, pri kiu oni estis akuzinta Dreyfus. La antisemita preso plu subtenis la juĝon, dum ankaŭ kontraŭ-antisemitismaj skribantoj kiel Émile Zola publikigis gazetajn artikolojn por proklami, ke la juĝo pri Dreyfus neĝustis. Anstataŭ tuj rehabiliti la akuzitan soldaton, la ŝtato provis reteni la novan dokumenton, kiu pruvis la senkulpecon de Dreyfus, kio parte eĉ sukcesis. Denovaj falsitaj pruvoj por lia kulpo, kiel la faŭ Henry (francalingve por malĝusta Henry), estis poste publikigitaj.

Fine la pruvo petit bleu estis donata al la familianoj de Dreyfus per bonvola soldato, kio kondukis al la finfina publikigo de la pruvo. La antisemitoj kaj aliaj malamikoj de Dreyfus ankoraŭ provis despere konfuzi la ministrojn sendante falsitajn telegramojn kaj denovajn fuŝpruvojn. Post kiam oni komencis proceson kontraŭ Esterházy la 4-an de decembro 1897, oni ĝin denove finis pro “manko de iu kaŭzo por akuzo” la 31-an de decembro. Du tagojn poste, en la nova jaro, la pariza urbestro ordonis denovan proceson kontraŭ Esterházy, kiu denove estis finigita pro samaj kaŭzoj. Nur kelkajn tagojn poste Émile Zola publikigis la konatan malferman leteron “J’accuse...!” (franclingve por Mi akuzas) al la franca prezidento en la gazeto L’Aurore. En la letero li akuzis la francan publikecon pri la malĝusta traktado de Dreyfus. Pro la publikigo de tiu artikolo, la primilita ministro lasis akuzi Zola, kiu fuĝis al Anglujo por ne esti juĝata.[4]

Post rifuzita peticio de familionoj liberigi Dreyfus kaj rehabiliti lin kaj post la publikigo pri la nevereco de la pruvo faŭ Henry kontraŭ Dreyfus, Esterházy, kiu tiutempe ankaŭ estis en Anglujo, unuafoje publike deklaris, ke li estis la skribinto de la dokumento enhavanta la milito-armajn informojn direktatajn al la germana ambasadorejo. Per tio la ŝtato vidis sin devigata denove prilabori la procezon pri Dreyfus. En 1899 oni decidis, ke oni denove faru proceson, en kiu estu pruvata, ĉu Dreyfus kulpis aŭ ne, kaj li povis do forlasi la Diabloinsulon je la 9-a de junio por reveni al Francujo, kie li estis vokata al la kortumo, kiu devis denove juĝi pri li. Spite ĉiujn jamajn pruvojn kaj la krizon, kiu jam tiutempe ŝancelis la francan publikecon, la kortumo decidis denove la kulpecon de Dreyfus kaj donis al li la punon de dekjara aresto. Pro la premo al la franca registaro pri la krizo, kiu dume estis jam internacie diskutata, kaj ĉar la nova franca prezidento ne volis danĝeri la pacan kuneston en la monda ekspozicio, kiu estis okazonta en la jaro 1900, li deklaris finfine la 27-an de decembro 1899, ke ĉiuj juĝoj kontraŭ Dreyfus estu sensescepte nuligataj. Dreyfus estis plene rehabilitata kaj eĉ estis militrange promociita.[5]

Signifo

Estas kompreneble, ke la Dreyfus-afero iĝis simbola konflikto inter la plej diversaj opinioj, kiuj estis envolvitaj en tiu konflikto: antisemitaj, reakciemaj, konservativaj, socialaj kaj liberalaj opinioj montriĝis en la publika diskuto pri la fuŝa proceso kontraŭ la senkulpulo. Precipe la antisemitismo montriĝis kiel kreskanta kaj neevitebla ideologio, kies plej grandaj efektiviĝoj en la totalismaj reĝimoj de la 20-a jarcento origine fontis el tempoj antaŭ la fino de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Whyte, paĝo 49
  2. Whyte, paĝoj 46-48
  3. Ferdinand Walsin Esterhazy, Encyclopaedia Britannica. Vidite la 18-an de oktobro 2012.
  4. Dreyfus-Affäre, Universitato de Passau. Versio de la 18-a de oktobro 2012.
  5. Biographien der Protagonisten, Moses-Mendelssohn-Zentrum Potsdam. Vidite la 18-an de oktobro 2012.