Driadoj
Driadoj (helene Δρυάδες – Dryádes, latine Dryades ) estas en la helena mitologio arbaraj nimfoj, diinoj kaj duondiinoj.
Driadoj
Driadoj estas eteraj estaĵoj, multe similaj al fabelaj feinoj aŭ niksinoj. Ili ekestas per ekĝermo de la arbo, vivas en kavernoj, boskoj kaj en unuopaj arboj, al kiuj estis ligita ankaŭ ilia sorto. Se la arbo estas faligita fare de homo, per fulmo aŭ alimaniere, mortas ankaŭ lia Driado.
Hamadriadoj
Hamadriadoj estas driadoj ligitaj al certa speco de arbo ekz. Melio al frakseno.
Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Dryády