Dritaraŝtro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 7 Maj. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
En la epopeo Mahabharato, la reĝo Dritaraŝtro (Dhrita Raŝtra) estis filo de Ambika, la unua edzino de la reĝo Viĉitravirĝo. Lia biologia patro estis la saĝa Vjaso, frato de Viĉitravirĝo. Li estis blinda, reĝo de Hastinapuro. Li estis patro de cent filoj kun la edzino Gandari. Ĉi tiuj filoj estis konataj kiel kaŭravoj. Durĝodano kaj Duŝasano estis liaj unuaj filoj.

