Dromaius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Emuo
Dromaius novaehollandiae

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornitoj Neornithes
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Dromaiedoj Dromaiidae
Genro: Emuoj Dromaius
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dromaius estas genro de Strutoformaj birdoj loĝantaj en Aŭstralio. Estas unu nune vivanta specio, Dromaius novaehollandiae komune konata kiel Emuo. Ĝis la formorto ekzistis pliaj birdospecioj de la genro, kiuj ĉiuj havis la vorton "emuo" en sia esperantlingva nomo - tial la tuta genro en Esperanto ankaŭ komune nomatas emuoj.

En sia origina priskribo de 1816 pri la emuo, Louis Jean Pierre Vieillot uzis du genrajn nomojn; unue Dromiceius, poste Dromaius kelkajn paĝojn poste. Estis polemiko ekde tiam pri kiu estas ĝusta; tiu lasta estas pli ĝuste formita, sed la konvencio ĉe taksonomio estas ke la unua nomo formita staru, se ne estas klara tajperaro.[1] Plej modernaj publikaĵoj, inklude tiujn de la aŭstralia registaro,[2] uzas Dromaius, kun Dromiceius menciita kiel alternativa literumado. Aliaj misliterumitaj sinonimoj estas priskribitaj por tiu genro.[2] Tamen, la literumado Dromiceius estis uzata de Dale Russell en sia nomigo de 1972 de la dinosaŭro Dromiceiomimus.

Specioj kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ilustracio fare de Charles-Alexandre Lesueur, baze sur vivaj pentraĵoj farutaj dum la veturado de Baudin kaj specimenoj tenitaj kaptivece ĉe la Ĝardeno de la Plantoj. La animaloj estis supozite masklo kaj ino de la sama specio, sed estas nune supozataj Kanguruinsula emuo kaj Reĝinsula emuo[3]

Kelkaj specioj de emuoj estis komunaj antaŭ la Eŭropa setliĝo en 1788:

  • Dromaius novaehollandiae, Emuo, restas komuna en plej el la malpli loĝataj partoj de kontinenta Aŭstralio. Ĝenerale populacio varias el jardeko al jardeko depende de la pluvokvanto; el 200,000 al unu miliono, sed tipa nombro estas duonmiliono da individuoj. Kvankam jam ne plu estas emuoj en la dense loĝataj sudaj kaj sudokcidentaj agrikulturaj areoj, havigo de konstanta akvoprovizo en aridaj regionoj permesis la kontinentajn speciojn etendi siajn teritoriojn. Estas kvin agnoskitaj subspeciojrasoj de emuo:
    • Dromaius novaehollandiae novaehollandiae – Sudorienta Aŭstralio – blankeca kolumo dum la reprodukta sezono.
    • Dromaius novaehollandiae woodwardi – Norda Aŭstralio – svelta, pli pala.
    • Dromaius novaehollandiae rothschildi – Sudokcidenta Aŭstralio – pli malhela, sen kolumo dum reproduktado.
    • Dromaius novaehollandiae diemenensisTasmanio – La Tasmania emuo, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1850.
    • Dromaius novaehollandiae aterReĝinsulo – La Reĝinsula emuoKinginsula emuo havis ĉirkaŭ duonan grandon el la kontinenta specio. Ĉirkaŭ 1805 ĝi estis ĉasita ĝis formorto fare de fokĉasistoj kaj aliaj vizitantaj maristoj. Kelkaj individuoj estis tenitaj en kaptiveco en Parizo, el kiuj la lasta mortiĝis en 1822. Oni konsideris ĝin distinga specio ĝis 2011.[4]
  • Dromaius baudinianus, Kanguruinsula emuo iĝis formortinta ĉirkaŭ 1827 kiel rezulto de ĉasado kaj oftaj incendioj. La pli granda kontinenta specio estis enmetita en Kanguru-Insulo en la 1920-aj jaroj.
  • Dromaius ocypus, prahistoria specio de emuo,[5] priskribita el fosilioj de fina Plioceno (kuŝejoj de Sablejoj Mampuwordu, Lago Palankarinna, Aŭstralio) estis akceptita kiel distinga nuntempe.

Nombraj fosilioj de aliaj emuoj el Aŭstralio priskribitaj kiel separataj specioj estas nune konsiderataj temposubspecioj almenaŭ, pro la konsiderinda variado eĉ inter vivantaj individuoj.[6] Estas ankaŭ kelkaj neidentigeblaj restoj de emuecaj birdoj el rokoj tiom aĝaj kiom el la meza Mioceno.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander, W. B. (1927). “Generic Name of the Emu”, Auk 44 (4), p. 592–593. doi:10.2307/4074902. 
  2. 2,0 2,1 Genus Dromaius Vieillot, 1816. Australian Faunal Directory
  3. (2010) “(William T. Stearn Prize 2009) "The mighty cassowary": The discovery and demise of the King Island emu”, Archives of Natural History 37, p. 74. doi:10.3366/E0260954109001661. 
  4. Tim H. Heupink, Leon Huynen & David M. Lambert (2011). “Ancient DNA suggests dwarf and 'giant' Emu are conspecific”, PLoS One 6 (4), p. e18728. doi:10.1371/journal.pone.0018728. 
  5. Miller, A.H. (1963). "Fossil ratite birds of the late Tertiary of South Australia". Records of the South Australian Museum 14: 413–420.
  6. (1987) “The fossil history of the emus, Dromaius (Aves: Dromaiinae)”, Records of the South Australian Museum 21, p. 85–117. 
  7. Walter E. Boles (2001). “A new emu (Dromaiinae) from the Late Oligocene Etadunna Formation”, Emu 101 (4), p. 317–321. doi:10.1071/MU00052.