Drozero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drozero
Drosera rotundifolia
Drosera rotundifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Drozeracoj Droseraceae
Genro: Drozero Drosera
Linnaeus 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rondfolia sunroso (drozero) en sia natura vivmedio - marĉo en norda Nigra Arbaro

Drozero (sunroso) estas genro de karnovoraj plantoj, kiuj vivas en medioj malriĉaj je bazaj nutrosubstancoj (aparte je nitrogeno) kiel ekzemple pluv-marĉojsablaj grundoj. Drozeroj prizorgas la bezonatan nitrogenon per kaptado kaj digestado de bestoj, aparte: insektoj.

La genro drozero havas pli ol 100 speciojn, ili vivas en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto kaj estas aparte multnombraj en Aŭstralio (kontinento). En Eŭropo vivas nur tri drozero-specioj: rond- kaj longfolia kaj meza sunroso (D. rotundifolia, anglica kaj intermedia), ĉiuj listigitaj kiel protektendaj specioj.

La kaptilo de "sun-roso"[redakti | redakti fonton]

Sunrosa folio de drozero kaba (Drosera capensis)

Kaj la botanika nomo drozero (el greka δρόσος drosos = „roso, rosguto“) kaj la kutima nomo "sunroso" venas el la brilo de la multnombraj gutoj de glandsekreciaĵo pinte de la tentakloj, kiuj aspektas kiel frumatenaj rosgutoj. Tiuj tipaj gutoj fakte estas la esenca parto de la drosera insektkaptilo.

Sur la folioj troviĝas multaj tentakloj kun la karakterizaj glutoj. La gutoj aspektas kiel roso, sed fakte konsistas el glua mukeca sekreciaĵo, kiu allogas bestetojn, ĉefe insektojn.

Bestetoj tuŝas la gutojn kaj gluiĝas. Ju pli ĝi baraktas por liberiĝi, des pli da apudaj tentakloj moviĝas al la kaptaĵo. Kelkaj drozeroj eĉ posedas faldeblajn foliojn: la drozero kaba povas faldiĝi je 180° kaj tiel enŝlosi la kaptaĵon. Enzimoj en la guto komencas digesti la kaptitan besteton, dum aliaj glandoj ĉe la bazo de la tentakloj sekrecias enzimojn por sorbi la nutrajn substancojn.

Endanĝerigo[redakti | redakti fonton]

Drosera admirabilis

Eŭropo: Protektita estas drozero en Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Svisio. - La plej granda danĝero por la eŭropaj specioj estis la homa uzado de ilia biotopo marĉo per sekigo kaj forfosado de la torfo. Tiel en multaj regionoj perdiĝis grandaj areoj da marĉo kaj kune kun ili la drozeroj. Ne sukcesis provoj, rehejmigi drozeron en marĉoj, kie ĝi perdiĝis.

En Sudafriko kaj Aŭstralio la ĉefdanĝero estas la disvastiĝo de loĝkvartaloj kaj la sekigo por krei agrikulturajn areojn.

En Madagaskaro la ĉefdanĝero estas la kolektado de drozeroj por eksporti ilin kiel ekzotikaĵoj por eŭropaj loĝĉambroj (jare 10-200 milionoj!).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Darwin Charles: Insectivorous Plants, (insektmanĝaj plantoj) 1875.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]