Drôme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drôme
Insigno de Drôme
Situo de Drôme
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 26
Prefektejo Valence
Subprefektejoj Die
Nyons
Statistikaĵoj
Loĝantaro 519 458 (2021)
Areo 6 530 km²
Loĝdenso 80 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 22
Komunumoj 367
vdr

Drôme [dʁom] Pri tiu ĉi sono aŭskultu, okcitane Droma, estas franca departemento de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, en sudoriento de la lando. Ĝia areo estas 6 530 km2 kaj ĝi havis 494 712 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Valence.

Ĝi estas nomita laŭ la rivero Drôme, alfluanto de Rodano. La departemento enhavas 367 komunumojn.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento estis kreita tuj post la francaj revolucioj, la 4-an de marto 1790 por altrudi la leĝon de la 22-a de decembro 1789, ekde parto de la provinco Dauphiné.

La limoj de la departemento plurfoje estis modifitaj post la anekso de Comtat Venaissin en 1792 kaj post la kreado de la departemento Vaucluse en 1793. La urboj Carpentras kaj Valréas, interalie, partoprenis en la departemento Drôme mallongtempe. Tiuj ŝanĝoj kreis enklavon de Vaucluse (kantono de Valréas) ene de Drôme, la plej granda enklavo de tiu speco en Francio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas al la departementoj Ardèche, Isère, Hautes-Alpes, Alpes-de-Haute-Provence kaj Vaucluse.

Kelkfoje oni distingas la departementon en pluraj partoj:

Tiuj malnovaj nomoj havas neniun kialon historian, lingvan aŭ etnologian.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Chiffres clés : Département de la Drôme (26) (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]