Dušan Adnadj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duŝan Adnadj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dušan Adnadj
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1941 (1941-03-01) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dušan ADNADJ (naskiĝis la 1-an de marto 1941 en Borovo, Kroatio) estas kroatia esperantisto, kiu precipe aktivis en la jugoslavia kaj handikapula Esperanto-movado.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Adnadj finis elementan lernejon en Borovo kaj ekonomikan mezlernejon en Vukovar. Li studis ekonomikon ĉe la Ekonomika Fakultato en Subotica (nuntempe Serbio kaj Montenegro) kaj poste laboris en la Nacia Banko de Jugoslavio en la filio en Vukovar, poste kiel direktoro de Kino-uzino kaj laste kiel sekretario de elementa lernejo en Borovo, unue kiel financa reĝisoro kaj poste kiel sekretario.

Esperantiĝo[redakti | redakti fonton]

Esperanton kaj la germanan Adnadj lernis private ĉe la instruistino Ida Kadelburg, esperantistino en Vukovar. Bazan ekzamenon li faris en 1963 en la Esperanto-societo "Fratoj Ribar" en Borovo kaj la progresigan kurson li finis en la Esperanto-kampadejo en Primošten (Kroatio) en 1974.

Movada agado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1962 li fondis Esperanto-klubon en Vukovar, kiu samjare ĉesis funkcii. De 1963 li estis membro de Esperanto-societo "Fratoj Ribar" en Borovo Naselje (parto de Vukvoar). Post kelkjara neaktiveco de tiu klubo, li iniciatis registriĝon de la sama Esperanto-societo (1973) sed kun sidejo en Borovo, kie kreskis fruktodona laboro.

Li estis iniciatinto kaj fondinto kun Ivan Flanjak de Slavonia kunordiga komitato, kiu funkciis dum pluraj jaroj. Iniciatinto kaj fondinto (1984) de la Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj (IAHE), kiu poste fariĝis Asocio de Esperantistoj Handikapuloj.

En 1973 li iniciatis, fondis kaj dum dek jaroj redaktis la jugoslavian Esperanto-revuon "Voĉo". De 1984 ĝis la fino de 1987 li eldonis kaj redaktis la gazeton "Voĉo de handikapuloj". Fondinto de granda "Voĉo-Libroservo" kiu funkciis dum unu jardeko. En 1973 iniciatis kaj kune kun la societanoj organizis la Unuan renkontiĝon de slavoniaj, baraniaj kaj sremaj esperantistoj, kiu poste fariĝis tradicia ĉiujara renkontiĝo, okazanta en diversaj lokoj de la regiono. Restis neforgesebla la 4-a renkontiĝo en Vukovar, kiun partoprenis ankaŭ tiama sekretario de UEA, doktorino Flora Szabo-Felse. En la societo "Fratoj Ribar" en Borovo li plenumis plurajn funkciojn kaj dum unu mandato li estis komitatano de Kroatia Esperanto-Ligo.

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

Adnadj fondis "Voĉo-Libroservon", kiu funkciis dum unu jardeko. Li kompilis kaj eldonis en 1975 la unuan adresaron de jugoslaviaj esperantistoj, kaj la duan kune kun Josip Pleadin en 1987. Sub la eldonmarko de "Voĉo" li eldonis la verkon de Marinko Gjivoje "Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj" (en 1985). Adnadj ankaŭ eldonis aŭ redaktis dekon da Esperanto-libroj, broŝuroj, informfolioj kaj Esperanto-gratulkartoj kiuj aperis sub eldonŝildo de la "Voĉo".

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Por sia agado li estis distingita per Ora medalo de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Distingito de la Komunuma asembleo de Vukovar, de la komunumo Borovo kaj posedanto de pluraj diplomoj kaj dankdiplomoj de diversaj Esperanto-societoj.

Lasta agado[redakti | redakti fonton]

Adnadj estis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 1965, de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) ekde 1964 kaj de la landaj organizaĵoj ekde 1963. Li partoprenis Universalajn Kongresojn de Esperanto (UK) en Budapeŝto (1966), Beogrado (1973) kaj Antverpeno (1982), la SAT-kongreson en Rijeko kaj landajn (jugoslaviajn) kongresojn en Prilep (Makedonio) kaj Škofja Loka (Slovenio). Ekde 1989 li ne plu aktivis en la Esperanto-movado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pleadin, Josip (2002), biografia leksikono de kroataj esperantistoj. Đurđevac, eld. Grafokom 2002, p. 5, ISBN 953-96975-0-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]