Duŝanbeo
| Duŝanbeo | ||
| taĝike: Душанбe | ||
| urbo | ||
|
||
| Oficiala nomo: Душанбe | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Administra regiono | |
| Rivero | Varzob | |
| Situo | Duŝanbeo | |
| - alteco | 706 m s. m. | |
| - koordinatoj | 38°32′12″N 68°46′48″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 38.53667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">38.53667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 124,6 km² (12 460 ha) | |
| Loĝantaro | 720 300 (2010) | |
| Denseco | 5 780,9 loĝ./km² | |
| Fondo | 17-a jarcento | |
| Horzono | GMT (UTC+5) | |
| Poŝtkodo | 734xxx | |
| Tel. antaŭkodo | 992-37 | |
| Retpaĝo: www.dushanbe.tj | ||
Duŝanbeo estas ĉefurbo de Taĝikio. La urbo estas politika, kultura kaj ekonomia centro de la lando kun multaj universitatoj. En Duŝanbeo troviĝas la Taĝika Ŝtata Universitato kaj la Akademio de la Sciencoj. Proksime al Duŝanbeo garnizonas trupoj de Francio, Usono kaj Rusio.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Duŝanbeo kuŝas ĉe 38° norda latitudo kaj 68° orienta longitudo en ĉ. 800-metra alto super la marnivelo, en la dense loĝata Gissar-valo. Post la alligo je la fervoja reto en 1929, la urbo evoluis al industria centro de Taĝikio. La plej gravaj industriaj branĉoj estas hodiaŭ la teksaĵ-, elektro-, nutraĵ- kaj maŝinindustrio. La fervojo interligas Duŝanbeon kun Taŝkento en Uzbekistano kaj Moskvo.
En Duŝanbeo regas tipa kontinenta klimato kun varmega-seka somero kaj malvarma-malseka vintro.
Vidindaĵoj [redakti]
- orientalisma malnova urboparto kun moskeoj
- Nacia Muzeo de Taĝikio kun malnovaj Budhofiguroj
Historio [redakti]
Duŝanbeo evoluis el vilaĝo, en kiu ĉiulunde okazis semajna foiro (lundo taĝike = Duŝanbe). Inter la jaroj 1921 kaj 1961 la urbo nomiĝis Stalinabad (Stalinurbo).