Duŝtata solvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UN-dividoplano (Rezolucio 181).

La duŝtata solvo estas la nomo de klaso de proponitaj solvoj por la longe daŭrinta araba-israela konflikto, solvo, kiun nun eksplicite subtenas la usona registaro. Estas multe da diversaj proponoj sub tiu rubriko, kiuj multe diferencas en la detaloj, sed ĉiuj dividas la bazan koncepton, kiun la nomo indikas. Oni kontrastigas ĝin kun la aliaj du alternativaj solvoproponoj: la dunacia solvo (aŭ duopa federacia aranĝo aŭ unueca ŝtato) kaj la solvo per transigo de loĝantaroj (ĉesigo de ne-palestina aŭ ne-israela civilula ĉeesto sur teroj pretendataj de "la alia").

Porpledantoj de duŝtata konfliktsolvo ĝenerale favoras du apartajn naciajn ŝtatojn en la okcidenta parto de la historia regiono Palestino, unu judan kaj unu araban. Laŭ tiu ideo, la arabaj loĝantoj ekhavus la ŝtatanecon de la nova palestina ŝtato; ankaŭ al palestinaj rifuĝintoj oni verŝajne proponus ties ŝtatanecon. Arabaj ŝtatanoj de la nuntempa Israelo verŝajne rajtus elekti ĉu resti ĉe Israelo aŭ ĉu iĝi ŝtatanoj de la nova Palestino.

Kvankam kelkaj konsideras la proponon pridisputata, la plimulto de eksteraj observantoj konsideras iun formon de ĝi la plej racia kaj plej verŝajna solvo de la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Variaĵoj de tiu baza ideo havas longan historion.

La raporto de la Peel-komisiono de 1937 antaŭvidis dispartigon de la areo de la Brita Mandato de Palestino en tri partojn: araban, judan kaj malgrandan areon de daŭrigota mandateco (sub internacia reĝimo), kiu entenus Jerusalemon. La araba gvidantaro malakceptis tiun planon, dum la juda gvidantaro, kvankam ĝi ne akceptis ĝin, deziris uzi ĝin kiel bazon por pluaj intertraktadoj.

La posta grava propono, kiu koncernis dispartigon, estis la UNO-plano por la dispartigo de Palestino de 1947. Ankaŭ ĝi proponis triecan dividon, ĉe kiu denove Jerusalemo estu aparta kaj sub internacia reĝimo. Ankaŭ ĝin la gvidantoj de la arabaj ŝtatoj kaj la tiuepoka palestina gvidantaro malakceptis, kvankam la judaj loĝantoj akceptis tiun planon.

Rezolucioj de la Konsilio de Sekureco ekde 1976, kiuj apogis la duŝtatan solvon bazitan sur la dividlinioj de antaŭ 1967, estis vetoitaj de Usono. Tiu ideo havis superfortan apogon en la Ĝenerala Asembleo de UNO ekde la mezo de la 1970-aj jaroj.

Lastatempaj eventoj[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj, la premanta bezono de paco en la regiono revenigis la ideon de du ŝtatoj al la fokuso de atento. Unufoje en la malfruaj 1990-aj jaroj, granda diplomatia laboro okazis por akiri per intertraktadoj duŝtatan solvon inter la partioj, inkluzive la Interkonsenton de Oslo kaj kulminante per la Pintkonferenco de Camp David en 2000 kaj per postsekvaj intertraktadoj ĉe Taba en januaro 2001. Sed neniu fina interkonsento estis atingita.

Variaĵoj inkluzivas palestinan ŝtaton en la tuto de Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro aŭ en iu parto de tiuj. Laŭ kelkaj proponoj aperintaj dum interparoloj kun la palestinanoj, estus teritoriaj ĝustigoj, kiuj inkluzivus kelkajn malgrandajn pecojn de la nuna teritorio de Israelo.

Kelkaj israelanoj asertas, ke la duŝtata solvo estis efektivigita en 1922, kiam Britio desplitis la orientajn 75% de la Mandato por krei Transjordanion, kiu iĝis Jordanio, ŝtato kun plimulte araba loĝantaro.

Kelkaj israelaj politikistoj, kiel la ĉefministro Binjamin Netanjahu, argumentas por ia duŝtata solvo, ĉe kiu oni donus al palestina ŝtato la plimulton de la atributoj de sendependa ŝtato, sed neus al ĝi certajn atributojn de suvereneco, kiuj eble allasus, ke ĝi minacu Israelon. Netanjahu argumentas, ekzemple, ke estu limigita la povo de la estonta ŝtato importi armilojn. La palestina gvidantaro ne rigardas tiajn proponojn konformaj kun la vera spirito de la duŝtata solvokoncepto.

Pli lastatempe, la sauda kaj la usona gvidantaroj diskutis eblajn duŝtatajn solvojn. En 2002, la kronprinco Abdullah, nun la reĝo de Sauda Arabio, proponis la Araban Paciniciaton, kiu havigis al si la unuaniman apogon de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj. Prezidanto Bush anoncis sian apogon al palestina ŝtato, kio malfermis la vojon al Rezolucio 1397 de la Konsilio de Sekureco de UNO, kiu porparolis duŝtatan solvon. Ankaŭ kristanaj komunumoj en Israelo apogas tiun solvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]