Du Fu
El Vikipedio
| Du Fu (杜甫) | |
|---|---|
Ne ekzistas iuj samtempaj bildoj de Du Fu. Jen posta bildo de li kiel imagita de artisto. |
|
| Naskiĝo | 712 en |
| Morto | 770 en |
| Portalo pri Homoj | |
Du Fu (pr. Tu Fu), Pin Jin: Dù Fǔ , ĉine: 杜甫, Wade-Giles literumado: Tu Fu, ankaŭ foje konata kiel Dù Shàolíng (杜少陵) aŭ Dù Gōngbù (杜工部) (712 - 770) estis ĉina poeto de la Tang dinastio. Li kaj lia amiko Li Bai estas la plej famaj el ĉiuj ĉinaj poetoj.
Lia poezio ofte esprimas lian kompaton kontraŭ la suferoj de la popolo en la malordaj tempoj, kiujn li spertis, sed ankaŭ tradicia lirikeco, kiel en lia fama kaj ofte tradukita poemo "Sur altano".
En Esperanto [redakti]
Poemoj de Du Fu; elĉinigis Shi Chengtai kaj aliaj (Gerrit Berveling, Hu Guozhu, Kris Long, Laŭlum, Ossaka Kenĵi, Vejdo, Xie Yuming kaj S.J.Zee). Aperis ĉe Libraro de Verda Stepo, Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio - 2006; 188 paĝoj.
