Dua Hispana Respubliko en ekzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Dua Hispana Respubliko adoptita oficiale aprile de 1931

Dua Hispana Respubliko en ekzilo estis la nomo kiu arigis la respublikaj institucioj kiuj plufunkciis iel en la ekstero kaj kiuj plureprezentis la legitimecon de la Konstitucio de 1931 post la fina venko de la reĝimo de Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito. Ili pluhavis la kontinuecon de tiu reprezentado inter 1939 kaj 1977. La sidejo de la registaro en la ekzilo lokiĝis unue en Meksikurbo kaj poste translokiĝis la 8an de februaro de 1946 al Parizo, Francio, kie estis gis junio de 1977.

Ĉefministroj de la Dua Hispana Respubliko en ekzilo

Pritakso

Kelkaj ŝtatoj agnoskis tiun instancon nome Meksikio la uua, ankaŭ Jugoslavio dum multaj jaroj ktp. Ankaŭ diplomatia instamcoj ĉefe dum la epoko kiam la reĝimo frankista estis nek agnoskata nek akceptata en la diplomatiaj instancoj.

La kvereloj inter la diversaj partioj, subpartioj kaj tendencoj de la respublika flanko pludaŭris dum la ekzisto de tiu registaro en la ekzilo. La praktika efiko de la registaro en precizaj aferoj estis nula ĉefe en la interno de Hispanio.

La ĝenerala akcepto de la demokratia epoko de la 1970-aj jaroj finigis la ekziston de tiu instanco.

Bibliografio

  • Alted Vigil, Alicia. 1993. El Archivo de la II República española en el éxilio 1945-1977 (Inventario del Fondo París). Fundación Universitaria Española. Madrid.
  • Biescas, José Antonio; Tuñón de Lara, Manuel. España bajo la Dictadura Franquista. Labor. Barcelona. 1987 ISBN 8433594303
  • Cabeza Sánchez-Albonoz, Sónsoles. 1997. Historia política de la Segunda República en el exilio. Fundación Universitaria Española. Madrid.
  • Del Valle, José María. 1976. Las instituciones de la República española en exilio Editions Ruedo ibérico; París.