Dua Kabineto Kádár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Kabineto Kádár
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 13-a de septembro 1961 - 30-a de junio 1965
Antaŭulo Kabineto Münnich
Sekvanto Kabineto Kállai
vdr

Dua Kabineto Kádár estis la tria registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1961 kaj 1965 preskaŭ 4 jarojn. Ankaŭ en tiu periodo János Kádár estis ankaŭ partiestro, do li mem havis la plenan potencon.

Ĉefministro János Kádár

Historio[redakti | redakti fonton]

Kádár tiel decidis en 1961, ke nun sufiĉas la pli milda politiko, tial li forprenis la ĉefministrecon de Ferenc Münnich kaj Kádár mem iĝis denove la ĉefministro. En la sama jaro finiĝis la plena kolĥoziĝo. Tiutempe jam oni konstruis betonajn loĝdomojn en ĉiuj urboj, fakte nivelo de la loĝado pliboniĝis. En 1963 3000 politikaj arestitoj liberiĝis (ne ĉiuj). Onidire tio estis pakto kun UNO: unuparte la arestitoj liberiĝis, aliparte UNO jam ne plu okupiĝis pri problemo de Hungario. Ankaŭ en 1963 tutlandaj balotoj okazis, sed tio nature ne influis la kabineton (ĉiuj kandidatoj estis kandidatoj de la komunistoj). En 1965 Kádár transdonis la ĉefminitrestrecon al Gyula Kállai.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.