Dua Kabineto Orbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Kabineto Orbán
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Dum 29-a de majo 2010 - 6-a de junio 2014
Antaŭulo Kabineto Bajnai
Sekvanto Tria Kabineto Orbán
vdr

Dua Kabineto Orbán estis la naŭa registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2010 kaj 2014. La kabineto deklaris sin Kabineto de la Nacia Kohero, krome ĝi estas vaste konata kiel kabineto kun 2/3 da plimulto.

Ĉefministro Viktor Orbán

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la kriza Kabineto Bajnai la balotantoj revokis Viktor Orbán. Laŭ la konstitucio kun 2/3 da plimulto la parlamento rajtis fari ion ajn, ja tio okazis, eĉ oni kreis novan konstitucion, kion ili nomis fundamenta leĝaro. La registaro faris gravajn ŝanĝojn en la sistemo de ministerioj, kaj ekskludis raportistojn el kabinetaj kunsidoj. Kiam la Konstitucia juĝejo malpermesis leĝojn, la kabineto tuj forprenis iom da rajtoj de la Konstitucia juĝejo. Sekvis plena regado en la amaskomunikiloj, poste la universitatoj perdis la memstarecon. Kontraŭ tiuj politikoj studentoj kaj lernantoj protestis en la ĉefurbo kaj en la pli grandaj urboj. Tio restis sen rezultoj, ĉar la opozicio estis tre malforta. Nemirinde post 4 jaroj denove Viktor Orbán kreis sian trian kabineton.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]