Dua Pola Respubliko
Dua Pola Respubliko | |||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||
flago | blazono | ||||||||||||||||||||
historia lando • historia epoko • suverena ŝtato | |||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||
Areo:
|
389 720 km²
| ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
31 918 000 laŭ la popolnombrado en 1931
| ||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||
parlamenta respubliko • prezidenta respubliko • unupartiismo parlamenta respubliko (1919-1926)
prezidanta respubliko (1926-1935) aŭtoritata-prezidanta respubliko (1935-1939) prezidanta respubliko dum milito (1939-1945) | |||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
agnoskita sendependeco la 11-an de novembro 1918
| ||||||||||||||||||||
Pereo:
|
fakte la 28-an de septembro 1939 (kapitulaco de Varsovio);
laŭleĝe la 6-an de julio 1945 (internacia malagnosko) | ||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Historio de Pollando |
Polaj ŝtatoj: |
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138) |
Feŭda dispartigo (1138-1320) |
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386) |
Pola-Litova Unio kaj regado de Jogajlidoj (1386-1569) |
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795) |
Dispartigita Pollando (1795-1918) |
Kongresa Pollando (1815-1830) |
Dua Respubliko (1918-1945) |
Pollando dum la dua mondmilito |
Pola Popola Respubliko (1945-1989) |
Tria Respubliko (ekde 1989) |
Vidu ankaŭ: |
→Listo de reĝoj de Pollando →Listo de prezidantoj de Pollando |
Dua Respubliko (pole: II Rzeczpospolita [DRUga ĵeĉposPOlita]) - pola ŝtato reaperinta en 1918 post 123-jara dispartiĝo. La nomo "Dua Respubliko" ne estis oficiala ŝtatnomo, sed per ĝi oni substrekis daŭrecon post la Unua Respubliko (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kiu ekzistis en la jaroj 1454-1795. Oficiala lingvo de la Dua Respubliko estis la pola kaj monunuo: komence pola marko kaj ekde 1924 - pola zloto.
Oficiale oni agnoskas ke la respubliko naskiĝis la 11-an de novembro 1918. Tiam Józef Piłsudski transprenis la militan potencon de Regenta Konsilantaro en Varsovio. Tri tagojn poste (la 14-an de novembro 1918 transprenis ankaŭ la ŝtatcivilan potencon; Regenta Konsilantaro kaj Portempa Popola Registaro de Pola Respubliko malfondiĝis kaj Piłsudski iĝis Portempa Ŝtatestro.
Post atakoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio kaj milita okupado de pola teritorio fare de du atakintoj (en oktobro 1939) laŭleĝe kaj internacie agnoskite regis dum la tuta 2-a Mondmilito Pola Ekzila Registaro. Subordigita al ĝi en la lando estis Pola Partizana Ŝtato kaj ĝiaj partoj politikaj kaj militaj (Armia Krajowa).
Laŭ la internacia juro, Dua Respubliko fakte pereis kiam la 6-an de julio 1945 Britio kaj Usono diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio kaj malfondiĝis, kiam post la komunisma epoko en Pollando la unua postmilita demokratie elektita ŝtatprezidanto iĝis Lech Wałęsa. Ryszard Kaczorowski, la lasta ekzila prezidanto, transdonis tiam al Wałęsa simbolojn de pola prezidanteco.
Piednotoj
- ↑ en Aŭtonomia Silezia Provinco